Vilmos Gryllus
Vilmos Gryllus [vilmoŝ grilus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gryllus Vilmos estas hungara muzikisto (komponisto, violonĉelisto, kantisto, ĉarangisto, kobozisto, buŝharpisto). Lia frato estas Dániel Gryllus, kun kiu li ofte muzikas kune.
Vilmos Gryllus | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1951 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Dániel Gryllus ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://gryllusvilmos.hu/ |
Vilmos Gryllus [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Kal%C3%A1ka.jpg/220px-Kal%C3%A1ka.jpg)
Biografio
redaktiVilmos Gryllus frekventis muzikan bazlernejon, poste li maturiĝis en gimnazio. En 1969 li aliĝis al Kaláka (muzikgrupo)-n. Li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1976. En 1980 li estis aŭdebla en infana programo de Hungara Radio, ekde 1991 li prezentis similan programon en Hungara Televizio. Ĉefe ekde 1996 li muzikas denove kun Kaláka. Kiel ties membro, li ricevis premion Kossuth en 2000. Li faras muzikojn por la infana publiko.
Elektitaj televiziaj programoj
redakti- A fekete kolostor (1986, aktoro)
- Volt egyszer egy kis zsidó (1994, aktoro)
- A reformáció dala (2003)
- Magyar népmesék (2006)
- A biciklis túra (2010)
Elektitaj libroj
redakti- Maszkabál 1-2 (2010, poste plurfoje eldonitaj)
- Kutyát kérek, kiskutyát! (2015)
- Dalok reggeltől estig (2017)
- Biciklizős dalok (2019)