Vimeno

(Alidirektita el Vimenaĵo)

Vimeno estas natura fibro, kiu akiriĝas el arbedo de la genro salikoj (genro Salix, ĉefe la specio Salix viminalis, sed ankaŭ Salix fragilis kaj Salix purpurea) kaj kiu estas teksita por krei meblojn, korbojn kaj aliajn utilajn objektojn. En la teksado oni uzas la tigon kaj branĉojn de la planto, ĉu en sia tuta dikeco por la borderaĵo, ĉu en tranĉaĵoj tranĉitaj laŭlonge por la ŝtofo mem.

Salikoj kun ĝiaj vimenoj
Fasko da krudaj vimenoj
Flavaj vimenaj branĉoj

De la mezepoko ĝis la 18-a jarcento la lerteco pri la vimenplektado estis konservita uzante vimenon. Komence de la 20-a jarcento, kultivado denove forte disvolviĝis tra Eŭropo. Nuntempe estas tre malmultaj landoj dediĉitaj al kultivado de vimenoj kaj fabrikado de korboj kaj mebloj el ĉi tiu fibro.

Borderaĵo estas ofte farita el pli firmaj materialoj, tiam pli fleksebla materialo estas uzata por plenigi la enan parton.

Ekzistas dokumentaj referencoj pri vimenoj jam en Antikva Egiptio. Oni supozas, ke la vasta uzado de vimenaj objektoj en la ferepoko influis la disvolviĝon de ŝablonoj uzataj en kelta arto. En pli moderna epoko ĝia estetiko estis forte influita de la Movado pri Artoj kaj Metioj fine de la 19-a jarcento.

Preparado redakti

Oni uzas unujarajn ŝosojn el salik-stumpoj aparte elektitaj por tiu uzo. Vimeno tranĉatas ĉe meznovembro kaj ligita al faskoj. Tiujn faskojn oni metas en speco de marĉeto, kie ili havas la bazon en akvo, ĝis la momento de la printempa sukoleviĝo. La suko fariĝas filmeto, kiu ebligas la forigon de la arboŝelo. El tiuj faskoj, sekigitaj kaj senŝeligitaj, oni ricevos blankan vimenon, la plej uzitan ĉe la klasika plektado. Ekzistas ankaŭ la kruda vimeno, kies faskoj ne estis senŝeligitaj, kaj estis sekigitaj senŝanĝe.

Vimenaĵo estas objekto farita el plektitaj vimeno-branĉoj. Vimenaĵo estas malpeza sed fortika, kio igas ĝin ideala kaj malmultekosta opcio por mebloj, kiujn oni ofte movos. Ĝi estas ofte uzita en la realigo de kortaj kaj verandaj mebloj.

Vimenoj kultivatas en vimenejo.

Vidu ankaŭ redakti