Vladimir Gilarovskij

(Alidirektita el Vladimir Giljarovskij)

Vladimir Aleksejeviĉ GILJAROVSKIJ (ruse Владимир Алексеевич Гиляровский) naskiĝis la 8-an de decembro 1855 en farmobieno, Vologda provinco, Rusia Imperio, mortis la 1-an de oktobro 1935 en Moskvo, estis elstara rusa verkisto kaj gazeta raportisto, plej konata pro liaj rememoraĵoj pri vivo en ĝisrevolucia Moskvo.

Vladimir Gilarovskij
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1855 (1855-11-26)
en Vologda gubernio
Morto 1-an de oktobro 1935 (1935-10-01) (79-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Subskribo Vladimir Gilarovskij
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistohistoriisto • poeto • militisto vd
Aktiva dum 1873– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis naskita en familio de Aleksej Ivanoviĉ Giljarovskij, eksa kleriko laborinta kiel asistanto de la estro de farmobieno. Patrino Nadeĵda Petrovna estis idino de kozakoj el Zaporiĵo, pri kio Vladimir multe fieris. En 1860 la familio translokiĝis al Vologda, kie la patro servis en tiea polico kiel inspektisto. En 1863 Nadeĵa Petrovna mortis kaj do poste edukadon de Vladimir efektivigis lia duonpatrino Maria Iljiniĉna Raznatovskaja aparteninta al fama nobela klano. Ŝi instruis al duonfilo la francan lingvon (ĝi estis pli uzata en Rusio ol la rusa lingvo inter nobelaro kaj aristokrataro) kaj bazajn mondumajn manierojn.

Tamen lernosukcesoj estis ne tre altaj, des pli, ke Vladimir kiel tipa adoleskulo turmente serĉis novajn impresojn. Nefininte la gimnazion, en kiu li lernis, herkula Giljarovskij forlasis la urbon kaj la familion. Li preferis labori kaj memstare elekti sian profesion. Li provis multon: haŭlisto ĉe Volga rivero, kroĉisto en rivera haveno, vakero en stepoj, cirkisto, migranta aktoro ktp. Dum la Rusa-turka milito (1877–1878) li militservis kiel volontulo kaj meritis kelkajn prestiĝajn medalojn.

En 1881 Giljarovskij ekloĝiĝis en Moskvo, kie li laboris kiel aktoro en la unua privata drama teatro fondita kaj estrita de Anna Brenko. Tiam aperis lia longtempa, solida amikeco kun Anton Ĉeĥov kaj Isako Levitan.

Poste al li pli plaĉis laboro de raportisto, ĉar liaj gazetaj artikoloj pri vivo en Moskvo kaj ceteraj regionoj de la lando multe furoris ĉe publiko. Baldaŭ li eĉ meritis kromnomon "Reĝo de raportistoj". Lia eseo pri Ĥodinka tragedio okazinta la 18-an de majo 1896, kiam pereis 1389 personoj kolektiĝintaj festi kronadon de la imperiestro Nikolao la 2-a, estis legita preskaŭ ĉie. Tiam Giljarovskij apenaŭ ne pereis mem, sed danke al lia granda forteco li sukcesis saviĝi kaj eltiri kelkajn viktimojn el la terura tumulto.

Lia raportista agado plu floris dum ekzistado de Sovetunio, kiam okazis grandaj ŝanĝoj en arkitekturo de Moskvo kaj vivmaniero de ĝia loĝantaro. Giljarovskij sukcese tion ĉi observis, komparis kaj ofte priskribis en siaj artikoloj kaj libroj.

  • Трущобные люди (1887) (Mizerularo)
  • Негативы (1900) (Negativaĵoj)
  • На родине Гоголя (1902) En patrujo de Gogol
  • Были (1909) (Okazaĵoj)
  • Москва и москвичи (1926) (Moskvo kaj moskvanoj)
  • Мои скитания (1928) (Miaj migradoj)
  • Люди театра (1941) (Homoj de teatro)
  • Москва газетная (1960) (Gazeta Moskvo)

Giljarovskij estis unu el ĉefaj herooj de la fama bildo de Ilja Repin "Kozakoj de Zaporiĵo respondas al turka sultano Mehmedo la 4-a" , kie li estis modelo de la ridanta kozako kun la blanka felĉapo kaj la sabro vestiĝinta per la ruĝa palto. Multaj homoj ekkonis la raportiston pro liaj grandaj belaj lipharoj. Oni preferis lin nomi karese "Onklo Giljaj".

Lastajn siajn vivjarojn Giljarovskij loĝis en Stoleŝnikov strateto encentre de Moskvo kune kun sia edzino Maria Ivanovna. Sur la domo nun pendas la memortabulo. En ĝi li mortis la 1-an de oktobro 1935. Lin oni sepultis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Omaĝe al Vladimir Giljarovskij en Moskvo estas la samnoma strato.

Eksteraj ligiloj redakti