Vladislao la 2-a (Pollando)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo) |
Vladislao la 2-a de Pollando, ankaŭ konata kiel Vladislao la 2-a de Silezio aŭ Vladislao la Ekzilito (pole Władysław II Wygnaniec, germane Wladislaw der Vertriebene/der Verbannte; naskiĝis en 1105, mortis la 30-an de majo 1159) estis 1138-1146 duko de Silezio kaj estis ankaŭ, kiel Vladislao la 2-a, princeps (plejaĝa duko) de Pollando. Li estas la prapatro de la sileziaj Piastoj.
Vladislao devenis el la dinastio Piastoj. Liaj gepatroj estis Boleslao la 3-a Kurbabuŝa kaj la rutena princino Sbysława Swjatopolkowna, filino de la grandprinco Svjatopolk de Kievo.
Vivo
redaktiPost la morto de Boleslao Kurbabuŝa en 1138, Pollando estis dividita inter liaj kvar filoj. Vladislao, lia plej aĝa filo, ricevis Silezion, kaj aldone la regionon de Krakovo kun la rango de princeps - plej aĝa kaj plej altranga inter la kunprincoj. Tamen liaj pli junaj (duon-)fratoj ribelis kontraŭ li kaj forpelis lin kaj lian familion. Vladislao estis akceptita de la rom-germana reĝo Konrado la 3-a, duonfrato de lia edzino, kiu loĝigis lin en kastelo Altenburg. Lia posteulo kiel silezia duko kaj princeps iĝis lia duonfrato Boleslao la 4-a, "la Buklohara".
Vladislao mortis en 1159 en ekzilo en Altenburg. Nur en 1163 liaj filoj estis permesitaj reveni al Silezio.