Vlastimil Novobilský

(Alidirektita el Vlastimil NOVOBILSKÝ)

Vlastimil NOVOBILSKÝ, (naskiĝis la 15-an de februaro 1935 en Melč apud Opava - mortis la 11-an de februaro 2021 en Ústí nad Labem) estis ĉeĥa esperantisto, emerita universitata profesoro (ĥemio) en Ústí nad Labem. Bofilo de la poeto Jiří Kořínek (edzo de lia filino Věra) kaj honora membro de ĈEA.

Vlastimil Novobilský
Vlastimil Novobilský en 2013
Vlastimil Novobilský en 2013
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1935
en Ĉeĥoslovakio Melč, Moravio, Ĉeĥoslovakio
Morto 11-an de februaro 2021
en Ústí nad Labem)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Edz(in)o Věra Novobilská
Okupo
Okupo esperantistopedagogoverkistokemiisto • universitata instruisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1946
vdr

Lia patro Jaroslav estis esperantisto kaj progresema instruisto kaj fondinto de ĉeĥa lernejo en Melč, kiu estis tiutempe en multe germanigita regiono. Li estis ankaŭ pioniro de Esperanto en la regiono. Dum la milita tempo li pereis en nazia koncentrejo Mauthausen.

Vlastimil Novobilský prizorginte heredaĵon de sia patro esperantistiĝis jam en 1946 kaj li baldaŭ bone ekregis la lingvon, en la jaro 1951 li sukcese ekzameniĝis kiel instruisto de Esperanto. Ĝis la jaro 1953 li apartenis al gvidantoj de la movada vivo en la urbo Opava. Poste dum altlerneja studado li aktivis en Prago kaj fine en Ústí nad Labem, kien li transloĝiĝis kaj agadis. Profesie li estis kemiisto kaj pedagogo altlerneja, kelkajn jarojn li laboris kiel esploristo. Ĝis 2001 kiel universitata profesoro li samtempe plenumis funkcion de rektoro de la Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem.

Dum sia agado en la movado li gvidis dekojn da publikaj kaj - en la Pedagogia fakultato en Ústí - internaj Esperanto-kursoj, instruis en someraj lernejoj kaj tendaroj, estis aktivulo en la junulara sekcio (redaktis bultenon Tagiĝo). En 1956 li publikigis en Opava publikaĵon Skizo pri Esperanta literaturo, poste sekvis longega vico da studaĵoj, tekstoj, artikoloj kaj prelegoj en la ĉeĥa kaj en Esperanto - tiuj enlande kaj eksterlande. Krom ĝeneralaj temoj priesperantaj li ankaŭ aplikis la lingvon fake kiel kemiisto kaj pedagogo. En tiuj ĉi fakoj li daŭre laboris sur la universitata nivelo. Li estis membro-profesoro de AIS San-Marino. En sia vivo li plenumis diversajn funkciojn en lokaj, regionaj kaj tutlandaj Esperanto-organizaĵoj, laste li funkciis kiel rektoro de IKU dum la 81-a UK en Prago. Kiel bofilo de Jiří Kořínek li konservis heredaĵon de la poeto.

Verkoj redakti

  • Skizo pri la Esperanta literaturo (Opava 1956, Esperanto-junularo ĉe Domo de Kulturo)
  • Komenio kaj la internacia lingvo (esperantigis V. Novobilský kaj O. Kníchal, ĈEA 1974)
  • A: Česká literatura v Esperantu / Ĉeĥa literaturo en Esperanto - B: Esperantská díla českých autorů / Esperantaj verkoj de ĉeĥaj aŭtoroj (ĈEA, 1983)
  • D-ro Tomáš Pumpr (1906 - 1972) kiel beletra tradukanto (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal; 1997)
  • Kontribuo de ĉeĥaj verkistoj al la Esperanta literaturo (La Laguna, 1987)
  • František Vladimír Lorenc Svědectví o životě a díle neobyčejného člověka (KAVA-PECH, 2017)
  • Francisko Valdomiro Lorenz Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo (esperantigis Margit Turková, KAVA-PECH, 2017)
  • Jaroslav Novobilský: Muž, který povýšil morální principy nad strach ze smrti (Jaroslav Novobilský: Viro, kiu levis la moralajn principojn super la timo antaŭ morto) (KAVA-PECH, 2019)

Tradukoj redakti

Artikoloj redakti

  • Fajrero 1/1959, str. 7, 8, 11 a 17 Nova granda konkurso de Fajrero 1960 (gvidas V. N.)
  • Fajrero 2/1959, str. 21 (Vespera kanto. Teksto V. N., muziko: R. Kudla.)
  • Fajrero 2/1959 str. 3 Akademiano J. Heyrovský- la unua Nobel-premiito de Ĉehoslovakio. (Akademiano J. Heyrovský dankis al la aŭtoro per letero pro la artikolo)
  • Fajrero 4/1969, str. 23
  • Fajrero 5*-6/1960 Tritaga seminario de esperantistoj en Štiřín apud Praha
  • Tagigo č. 37/1958, str. 3
  • Tagigo 38/1958, str. 12 Rendevuo, str. 21 Juna kanto (Novobilský/Kudla - La kanto fariĝis ŝildokanto de someraj Esperanto-tendaroj)
  • Tagigo 42/1958, str. 2, 8, 9 Skribas al ni d-ro E. Privat
  • My z chemie, roč. XVIII, 19.10.1965, str. 3 Co je esperanto?
  • Průboj (severočeský deník). 7.10.1976. Árie z oper v esperantu
  • Esperantisto Slovaka 5/1970, str. 85-86. J.A. Komenský
  • Starto, majo-junio 1970, p. 5: Aktuala problemo…
  • A Bibliography on Comenius in Esperanto (kun U. Lins). Centre for Research and Documentation on the Language Problems. London-Rotterdam, 1971, A/I/2 (a-e), str. 1-3.
  • Comenius and International Understanding Centre for Research and Documentation on the Language Problems. London-Rotterdam, 1971, A/I/1 (a), str. 1-2
  • J.A.Komenský kaj internacia kompreniĝo. Centro de esploro kaj dokumentado pri la monda lingvo-problemo. London-Rotterdam, 1971, A/I/1 /e/, s. 1-3
  • Omaĝe al Jan Amos Komenský-Comenius. Internacia Pedagogia Revuo, Nürnberg, 1, 1971, p. 5-8
  • Průboj, 18.-19.10.1976, str. 11 Ve službách české literatury (70-jariĝo de Jiří Kořínek)
  • Skolecito kaj gismondino (kune kun R. Rychlý). Scienca Revuo, Vol. 29, 1978, str. 39-45.
  • Eduko al zorgo pri la vivomedio (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko, Ústí n.L., 1980, p. 5-11)
  • Úspěch českých autorů, Průboj, 26.-27.6.1976
  • Průboj, 11.-12.6.1977. Esperantistka (90-jariĝo de B. Metznerová).
  • Průboj, 7.10.1976: Árie z oper v esperantu
  • Průboj: Ve službách české literatury – 16.-17.10.1976
  • Sever, 16.10.1979, str. 3. Esperanto pro začátečníky. V.N.
  • Průboj, 2.8.1980, str. 11. Smrt má název pikadon. (Pri Hiroŝimo)
  • Průboj, 9.8.1980, str. 7. Hledači dorozumění - o zajímavé činnosti ústeckých esperantistů.
  • Sever 26.8.1980, str. 2 Mezinárodní setkání bez tlumočníků
  • Průboj 30.-31.8.1980, str. 3. "Esperantem k řešení problémů".
  • Průboj 18.-19.10.1980, str. 11 Ústecký esperantista v Barceloně
  • Starto 4/1980, str. 29-30. Bude vydána bibliografie 1890-1980.
  • Starto 2/1981, str. 12. Recenze práce F. Hýbl: Komeniolog J. Krumpholc - propagátor mírového hnutí a jednotného světového dorozumívacího jazyka esperanto.
  • Starto 4/1981, str. 4-5. Esperantské rukopisy českých autorů
  • Průboj 26-27.9. 1981. Životní jubileum ústeckého esperantisty
  • Bulteno de EK Brno, 1981, č. 5, str. 2 Problémy jazykového dorozumění ve vědě a technice
  • Informace č. 8, prosinec 1981 (ÚV ČES Praha). Rámcový pětiletý plán kroužku mezinárodní družby a mírové aktivity na Pedagogické fakultě v Ústí n.l..
  • Výroční zprávy o činnosti esperantského kroužku pri ODKP Ústí n.L.
  • Průboj 22. 10. 1982. "Studentská družba" (O činnosti kroužku mírové aktivity na Pedagogické fakultě v Ústí n.L.)
  • Průboj 28.-29. 8. 1982. Jednací jazyk - esperanto.
  • Starto 5/1982, str. 8. Bibliografie esperantské literatury o J.A.Komenském.
  • Starto 5/1982, str. 7. Jubileum J.A.Komenského
  • Starto 1/1982, str. 22. Vladimír Slaný - 75letý
  • Starto 1/1982, str. 10. Na počest Eli Urbanové
  • Starto 3/1982 str. 12, Starto 5/1982, str. 15 - recenzoj
  • ODKP-klubová a zájmová činnost, Ústí n.L.1983 str. 3. Esperanto.
  • Průboj 5.-6.3.1983, str. 11. Škola esperanta v bulharské Pisanici.
  • Vlastivědné listy (Opava) 2/1983, str. 39-41. Budovatel českého školství v Melči
  • Starto 2-3/1983, str. 15. IFER °83
  • Starto 2-3/1983, str. 34-35. Studenti se učí esperanto
  • Informace ČES, Praha červenec-srpen 1983. Otištěn dopis V.N. profesorovi Skácelovi autorovi pasáže o esperantu v jeho knize "Rok 2000 *- jazyk jako most a propast." 7 stran.
  • Průboj 19.4.1984. Diskusní večer v klubu.
  • Průboj 2.-3.4.1983, str. 11 Bonvenon en Leipzig
  • Paco 1983, str. 5-6. Esperantisté-pionýři. Vzpomínka na Jaroslava Novobilského - ředitele školy a esperantistu.
  • Průboj 28-29.6.1985, str. 7. Náš kraj potřebuje vysoce vzdělané učitele chemie.
  • Průboj 1. 10.1986, str. 5 Jubileum překladatele. Ve službách české poezie.
  • Heroldo de Esperanto 12, 1986, str. 4. Jiří Kořínek 80-jara
  • Budapesta Informilo, oktobro 1986, str. 15. Jiří Kořínek.
  • Starto 4/1986, str. 1-2. Jiří Kořínek (+ foto).
  • Průboj 11.10.1987, str. 5. Esperanto v kultuře.
  • Bibliografio de Esperantlingva literaturo pri J. A. Komenský (Starto 5/1987, p. 7-8)
  • Využití esperanta ve vědě a technice (Ibidem s. 123-129.)
  • Jazykové problémy na medzinárodních odborných setkáních (Lingvaj problemoj en internaciaj fakaj renkontiĝoj, En: Problémy interlingvistiky, 1987)
  • Starto 2/1988, str. 12-14. Rondeta vivo
  • Průboj 22. 11. 1988, str. 5 Odešel Jiří Kořínek
  • Severočeský deník 20.4.1994. Umberto Eco a esperanto
  • Mezinárodní seminář esperantistů. Severočeský deník, 14.9.1994, s. 10
  • V Kronachu se mluvilo jen jedním jazykem. Ústecký deník, 8.9.1994, s. 7
  • Dostaveníčko esperantistů ve městě na Labi. Ústecký deník, 4. 10. 1994. S. 7.
  • Kongresy bez jazykových bariér. Ústecký deník, 14.10.1994
  • Asi 10 milionů lidí lidí hovoří na světě mezinárodním jazykem. Ústecký deník 9.11.1994, s. 9
  • 14a Internacia kultura festivalo. La ondo de Esperanto, 11, 2001, pĝ. 8
  • Čas esperanta ještě přijde, Ústecko, 7.10.2002, str. 19

Eksteraj ligiloj redakti