Vojo de Karlo la 5-a

La Vojo de Karlo la 5-a estas vojiro tra 24 hispanaj municipoj laŭ vojaĝo de Karlo la 5-a ekde norda Hispanio suden al la Monaĥejo de Yuste (Ekstremaduro).

Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio).

La vilaĝoj sur la itinero okazigas mezepokajn merkatojn kaj teatraĵojn pri la vojaĝo de Karlo la 5-a. La festaĵoj komenciĝas en Laredo en septembro, sur la plaĝo La Salvé, kio estas ek-punkto de la itinero.

Originala veturo redakti

Unu jaron post abdiko (eksimperiestriĝo), en 1556, Karlo la 5-a komencis ŝipan veturon de Flandrio al Hispanio. Li elŝipiĝis sur strando de Laredo (Kantabrio) la 28-an de septembro 1556 kaj post plurtaga resto komencis marŝan veturon suden. Post tri tagoj, li alvenis al Agüera kaj tranoktas tie. Poste li veturis tra El Ribero, Tierras de Pienza, Santurde, Santullán, Pomar kaj venis al Medina de Pomar kun festa bonveno.

 
Teatraĵo pri la alveno de Karlo la 5-a en la vilaĝo Medina de Pomar (2007).

Pro misindigesto pro troa manĝado de marinaĵoj, li devis resti du tagoj tie, kaj rekomencis sian vojaĝon ĝis la monaĥejo de Fresdeval.

Post plurmonata veturo, Karlo la 5-a alvenis al Monaĥejo de Yuste la 5-an de februaro 1557, kaj mortis tie la 21-an de septembro 1558.

Vojiro redakti

 
Golfo de Santoña kaj la strando La Salvé, en Laredo, kie la itinero komenciĝas.

Jen listo de la municipoj sur la vojo, je ordo de eka ĝis fina punktoj:

Kantabrio:

Eŭskio:

Kantabrio:

Kastilio kaj Leono:

Ekstremaduro:

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti