Vombatedoj, vombatoj (Vombatidae), estas familio de Aŭstraliaj marsupiuloj, ordo vombatformaj. Krom vombatoj, el nun vivantaj bestoj al tiu subordo apartenas nur koaloj. Ili estas kompaktaj, muskulozaj kvarpieduloj kaj aspektas iom simile al malgrandaj ursoj. Vombatoj troveblas en arbaroj, montoj kaj erikejoj de sud-orienta Aŭstralio kaj Tasmanio. Ili manĝas herbojn kaj radikojn, kaj fosas kompleksajn ternestojn kun fortaj dentoj kaj ungegoj. La vorto Vombato (wombat) devenas el lingvo de indiĝena tribo Eora, kiu native loĝis en areo de nuna Sidnejo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vombato[1]
Troveblo de fosilioj: Ekde plejstoceno ĝis nun
Vombato en neĝo
Vombato en neĝo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Diprotodontia
Subordo: Vombatiformes
Familio: Vombatidae
Burnett, 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

Korpo de vombato estas profunde adaptinta al vivo en subgrundaj sistemoj de ternestoj. Vombatoj fosas longajn, branĉitajn tuneloj per siaj fortaj ungegoj kaj rodul-similaj antaŭaj dentoj. Unu el kuriozaj adaptiĝoj de vombatoj estas marsupio, kiu malfermiĝas malantaŭen. Pro ĝi la ino povas fosi sen enmeto de tero en sian poŝon kaj sur la idojn. Vombatoj estas plej kutime noktajkrepuskaj animaloj, sed ili ofte eliras el nestoj dum malvarmaj kaj malserenaj tagoj. Ili emas eviti homojn kaj ne facile observeblas, sed lasas distingaj markoj per rompitaj palisaroj kaj tre karakteraj kubecaj fekaĵoj.

 
Vombata fekaĵo apud Cradle Mountain en Tasmanio

Vombatoj estas herbovoraj; plejparto de ilia dieto konsistas je herboj el familio Poacoj kaj Ciperacoj, arba krusto kaj radikoj. Iliaj incizivoj evoluis simile al tiuj de Roduloj, ĉar ili servas por sama celo - rodi tra ligno kaj herbaro. Kiel multaj aliaj herbovoraj mamuloj ili havas grandan diastemon inter incizivoj kaj vangodentoj. La denta formulo de vombatoj estas  

Koloro de vombata felo varias inter oĥra ĝis bruna aŭ inter griza ĝis nigra. Ĉiuj tri nun vivantaj specioj de vombatoj longas ĉ. 1 m kaj pezas inter 20 kaj 35 kg.

Plej kutime, inoj produktas po unu ido printempe, post gravedeca periodo de 20-22 tagoj[2] Ili havas bone disvolvitan marsupion, kie la ido restas dum 6-7 monatoj. Vombatidoj haltas bezoni lakton post 15 monatoj kaj plej ofte estas sekse fekundaj post 18 monatoj.[2]

Ekologio kaj konduto redakti

 
Vombato en Narawntapu Nacia Parko, Tasmania

Vombatoj estas konataj por sia malrapidega metabolismo, kiu helpas al ili travivi en sekaj kondiĉoj. Digesto de vombato averaĝe daŭras 14 tagojn.[2] Pro tio vombatoj movas malrapide kaj emas elekti rektajn vojojn. Ofte por vombato estas pli facile rompi aŭ subfosi palisaron ol ĉirkaŭiri ĝin. Tamen, dum instigo vombatoj povas kuri je rapido de 40 km/h kaj subteni tiun rapidon dum ĉ. 90 sekundoj.[3] Vombatoj protektas siajn teritoriojn ĉirkaŭ siaj ternestoj kaj ofte agreseme reagas al fremduloj. Teritorio de kutima vombato estas averaĝe ĉ. 23 hektaroj, dum teritorioj de aliaj specioj estas ne pli grandaj ol 4 hektaroj.[2]

Dingoj kaj Tasmaniaj diabloj ĉasas vombatojn. Atatkitaj, vombatoj emas kaŝi sin en plej proksima tunelo de ilia ternesto. Vombato havas rondan senvostan pugon, tre malmolan pro granda enhavo de kartilago, kaj por rabobesto estas malfacile kapti ĝin en tunelo. Ofte vombatoj lasas atakanton meti sian kapon en la tunelo kaj poste forte batas ĝin per siaj fortaj malantaŭaj kruroj. Tiuj piedbatoj povas facile kraŝi kranion de atakanto kontraŭ la plafono de la tunelo kaj plej ofte forpelas ĉiujn rabobestojn.[4]

Homoj, kiuj instigas agreson de vombato, estas rekomendataj surgrimpi la arbon kaj atendi, kiam la besto trankviliĝos kaj foriros. Vombatoj povas kaŭzi profundajn vundojn per siaj dentoj kaj ungegoj. Ankaŭ ili povas faligi homon, kaŭzante riskon de rompitaj ostoj.

Specioj redakti

En la aŭstralazia familio de vombatoj ekzistas tri nun vivantaj specioj en du genroj:[1]

Ankaŭ estas konataj kvar formortintaj genroj, troveblaj en fosilioj:

Interagoj kun homoj redakti

Fruaj koloniistoj de Aŭstralio nomas vombatojn badgers (meloj), ĉar ili estas iom similaj al meloj je aspekto kaj konduto. Laŭ ili estas nomataj urboj Badger Creek en Viktorio kaj Badger Corner en Tasmanio.[7] En Novsudkimrio ekzistas urbo kun nomo Wombat. Krome, laŭ vombatoj estas nomitaj: asteroido 6827 Wombat, futbala teamo en Brisbane, kelkaj Usonaj armeaj unuoj, Brtita kontraŭtanka fusilo L6 Wombat, Norvega rok-grupo "The Wombats" kaj aliaj aĵoj.

Vombatoj povas travivi en kapteco kaj eĉ estas dresataj. Oni raportas, ke se vombato lernas fidi homojn, ĝi iĝas tre amikema. En Aŭstralio multaj parkoj, zooj kaj aliaj turistaj lokoj publike demostras vombatojn, kaj ili estas tre popularoj. Tamen, estas konate, ke vombatoj mankas timon kontraŭ homoj kaj ofte iĝas agresemaj sen evidentaj kialoj. Atakante, ili povas facile faligi plenkreskan homon kaj iliaj longaj, akraj dentoj ofte kaŭzas profundajn vundojn. Naturalisto Harry Frauca raportis, ke foje li ricevis mordon de vombato, kiu estis 2 cm profunda, tra guma ŝuo, pantalono kaj dika lana ŝtrumpeto.

Malsimile al multaj aliaj aŭstraliaj marsupiuloj, vombatoj havas relative grandan cerbon. Ili estas rapide lernantaj kaj havas fortajn instinktojn, kaj tio ebligas ilin facile adaptiĝi al natura medio, eĉ se ili kreskis en kapteco. Vombatoj estas teritoriaj, vast-areaj furaĝuloj, noktuloj kaj havas fortan instinktan emon fosi tunelojn. Tiuj ecoj igas ilin ne taŭgaj por loĝo en homa hejmo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 43–44. ISBN 0-801-88221-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 McIlroy, John. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. Nov-Jorko: Facts on File, p. 876–877. ISBN 0-87196-871-1.
  3. http://www.abc.net.au/science/scribblygum/june2006/
  4. http://www.dpiw.tas.gov.au/inter.nsf/webpages/bhan-53f7kj?open
  5. http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Lasiorhinus_krefftii.html
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-02. Alirita 2009-12-20.
  7. Common Wombat. Lady Wild Life. Kontrolita en 1-a de septembro 2008.