Mühlehorn

(Alidirektita el Vortobel)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mühlehorn (stacidomo).

Mühlehorn estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 440 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Mühlehorn estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Mühlehorn
Blazono de Mühlehorn
Aŭtovojelveturejo Mühlehorn
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 7′ 7″ N 9° 10′ 24″ O / 47.11861 °N, 9.17333 °O / 47.11861; 9.17333 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 7″ N 9° 10′ 24″ O / 47.11861 °N, 9.17333 °O / 47.11861; 9.17333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 440
Areo 7,75 km²
Alteco 428 m super marnivelo
Poŝtkodo 8874
Mapo de Mühlehorn
vdr

Geografio redakti

Mühlehorn situas ĉe la suda bordo de Valenlago sur malgranda delto de la rivereto Meerenbach. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas suden ĝis alten al Kerenzerberg. Al la eksa komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Mühlehorn mem la vilaĝetoj Mühletal, Vortobel kaj Tiefenwinkel.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mühlehorn limas en nordo aliflanke de Valenlago al Amden (SG), en oriento al Quarten (SG) kaj en okcidento al Obstalden.

Monda naturheredaĵo redakti

Mühlehorn, fakte ĝia orienta montara parto, apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Trafiko redakti

Mühlehorn situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro, respektive SG. Krome poŝtaŭtolinio tra Kerenzerberg kondukas al Mollis kaj Näfels.

Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu Mühlehorn disponas pri propra alveturejo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mühlehorn datiĝas el la jaro 1551 kiel Mülihorn.[1]

Ĝis 1806 Mühlehorn estis parto de Obstalden.

Kadre de la Glarusa Komunumreformo la komunumo Mühlehorn estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Näfels, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti