Vrakúň, hungare Nyékvárkony estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Vrakúň
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 930 25
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 794  (2021) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 56′ N, 17° 36′ O (mapo)47.93888888888917.604166666667Koordinatoj: 47° 56′ N, 17° 36′ O (mapo) [+]
Alto 114 m [+]
Areo 38,34 km² (3 834 ha) [+]
Vrakúň (Slovakio)
Vrakúň (Slovakio)
DEC
Vrakúň
Vrakúň
Situo de Vrakúň

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vrakúň [+]
vdr
Preĝejo en Vrakúň

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 5 km-ojn for.

Historio redakti

 
Urbodomo de Vrakúň

La vilaĝo naskiĝis en 1940 pro unuiĝo de 2 apudaj vilaĝoj Nyék (njEk) kaj Várkony (vArkonj). Tiam Nyék havis la pli oficialan nomon Csallóköznyék.

Várkony redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la avaroj. La unua mencio devenis el 1015 en formo Oiarchunítani, la preĝejo menciiĝis en 1308. Tiu vilaĝo estas devenejo de familio Amade, kiuj havis burgon nun nevideblan. La loĝantoj ricevis urbajn privilegiojn en la 16-a jarcento. Familio Amade havis elitan bovobredejon kaj fazanobredejon en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en la vilaĝo 855 da homoj, (plejparte hungaroj).

Nyék redakti

La unua mencio devenis el 1165. La loĝantoj ricevis nobelecojn de Stefano la 3-a. En 1910 loĝis en la vilaĝo 643 da homoj, (plejparte hungaroj).

De la 20-a jarcento redakti

Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Pozsony (historia departemento), al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 la vilaĝoj unuiĝis, nur malgranda kanalo distranĉas ilin. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 2537 da homoj, (2351 hungaroj, 180 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Nyék naskiĝis hungara inĝeniero Zoltán Méhes.