Marsens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Vuippens)

Marsens estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1653 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Marsens
Blazono de Marsens
Blazono de Marsens
Blazono de Marsens
Voktejkastelo Vuippens
Voktejkastelo Vuippens
Voktejkastelo Vuippens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 39′ 23″ N 7° 3′ 52″ O / 46.65639 °N, 7.06444 °O / 46.65639; 7.06444 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 23″ N 7° 3′ 52″ O / 46.65639 °N, 7.06444 °O / 46.65639; 7.06444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1653
Areo 7,81 km²
Alteco 722 m super marnivelo
Poŝtkodo 1633
Komunumkodo 22
Mapo de Marsens
Mapo de Marsens
Mapo de Marsens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Marsens situas en la Friburga Mezlando, proksimume 12 kilometrojn sudsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 4 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Bulle. La orientan komunumlimon formas la Lago de Grejerco. La komunumo konisistas el la vilaĝoj Marsens, Vuippens kaj Chamufens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,81 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 63,5% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Marsens limas en nordo al Sorens, en nordnordoriento al Pont-en-Ogoz, en nordoriento Hauteville, en sudo al Riaz, en okcidentsudokcidento al Sâles, en okcidento al Grangettes, kaj en nordokcidento al Le Châtelard.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, al kiu ekzistas alveturejo 1 kilometron sude de la komunumo sur la teritorio de Riaz. Per la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La nomo de la komunumo devenas de romia marso-templo, kiu detruiĝis dum la granda tertremo de 260. La unua dokumenta mencio de Marsens datiĝas el la jaro 851 kiel Curtis marsingus. En la jaro 1137 estis konstruita en Marsens la Abatejo Humilimont, en kiu ek de 1872 troviĝas la kantona psikiatra kliniko. La vilaĝo dum mezepoko apartenis al la Senjoroj de Corbières, de kiuj ĝin akiris en la jaro 1224 la familio Everdes-Vuippens. En la jaro 1549 Marsens estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al la voktejo Everdes-Vuippens. e la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Bulle, kiu tiam surbaze de la nova kantona konstitucio estis transformita al la distrikto Grejerco. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Vuippens estis integrita al la komunumo Marsens.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti