Vyšná Jedľová (hungare Felsőfenyves [felŝOfenjveŝ], rutene Вышня Ядлова [viŝnja jadlova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Vyšná Jedľová
hungare: Felsőfenyves, rutene: Вышня Ядлова
municipo
Vido al Vyšná Jedľová
Blazono
Oficiala nomo: Vyšná Jedľová
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Rivero Jedľovský potok
Situo Vyšná Jedľová
 - alteco 312 m s. m.
 - koordinatoj 49° 20′ 48″ N 21° 32′ 31″ O / 49.34667 °N, 21.54194 °O / 49.34667; 21.54194 (mapo)
Areo 5,09 km² (509 ha)
Loĝantaro 202 (31.12.2011)
Denseco 39,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1572
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 089 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 528030
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Vyšná Jedľová
Retpaĝo: vysna-jedlova.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Vyšná Jedľová situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Svidník troviĝas je 6 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1559 laŭ tiama hungara nomo "Oroz Wyfalw" (=rutena nova vilaĝo). En 1572 la loknomo estis parte slava, parte hungara: "Felsso Jedlowa". Tiam nur 4 familioj loĝis en la vilaĝo. En 1713 pro epidemioj la vilaĝo senhomiĝis. En 1786 224 vilaĝanoj loĝis en 36 domoj, en 1828 237 vilaĝanoj en 30 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Jedlova, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőfenyves 226 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vyšná Jedľová 173 homoj, (87 rutenoj, 72 slovakoj, 13 ukrainoj).

Vidindaĵoj redakti