Werner Bormann
Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, mortis je la 16-a de majo 2013 en Hamburg, estis germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto, kiu dum la plejparto de sia vivo vivis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf.
Werner Bormann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1931 en Berlino |
Morto | 16-an de majo 2013 (81-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Artur Bormann |
Edz(in)o | Elsbeth Bormann |
Infanoj | Judith Jackson, Thomas Bormann |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto esperantisto |
Li multrilate aktivis kaj transprenis respondecon kaj gvidajn funkciojn en la Esperanto-movado: Li estis membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de Akademio de Esperanto. Li estis orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Samtempe komenciĝis la preparoj por la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo, kies organizadon li gvidis. La kongreso iĝis aparte grava en la Esperanto-movado, ĉar "post Hamburgo" komenciĝis la movada epoko post Ivo Lapenna. Li estis prezidanto de fondaĵo FAME, kaj de 1967 ĝis 1977 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro "Bona Ŝanco" (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.
Samtempe li ĉiam restis ligita al la junulara Esperanto-movado: Esperanton li lernis kiel 15-jaruloj, en 1947, kaj en 1950 li 18-jara fondis junulan Esperanto-grupon en sia tiama loĝurbo Bielefeld. En aŭgusto 1951 li 19-jara partoprenis en la UK en Munkeno (unua el multaj UK-oj ekde la 1960-aj jaroj ĝis 2008). En 1952/1953 li 20- ĝis 22-jara estis vicprezidanto de GEJ, daŭre plukunlaboris kun la estraroj de GEJ kaj TEJO kaj krom IJK-ojn partoprenis ĉiujn Internaciajn Seminariojn ekde la 1-a en 1957 almenaŭ dum 15 jaroj. Ankoraŭ en 1987 li mem estis regula konsilanto de la GEJ-estraro kaj ankaŭ regule donacis privatan monon al la junulara asocio, kvankam tiam li ankaŭ jam "donacis" ambaŭ gefilojn kiel estraranoj al GEJ.
Pliajn informojn prezentas la nekrologo de UEA.
Li estas filo de Artur Bormann kaj estis edzo de Elsbeth Bormann, kun kiu li havas du gefilojn, Judith Bormann kaj Thomas Bormann.
Honorigoj
redaktiWerner Bormann estis honora membro de UEA kaj de GEA (1990). Hamburga Esperanto-Societo en 2004 nomumis lin honora membro.
Publikigaĵoj
redakti- Bona Ŝanco (1971)
- La evoluo de Esperanto kaj la Akademio, prelego Konstanz 1984, * Hamburgo 1985
- Internacia ekonomia diskriminacio, en Diskriminacio, red. Renato Corsetti, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1984 (ISBN 929017031X)
- Konjunkturpolitiko (Inter senlaboreco kaj inflacio), * Hamburgo 1989
- Entrepreno (Entreprenistaj strategioj, Priskribo de la entrepreno), * Hamburgo 1991
- Trafiko (La merkato de la trafikservoj), * Hamburgo 1992
- Mondkomerco kaj lingvo, * Hamburgo 1993, enhavo unuafoje prezentita en 1990 kadre de la 75-a UK
- Por plurlingveco de Eŭropo - Disputo pri argumentoj (e- kaj germanlingve) kun Helmar Gunter Frank, Institut für Kybernetik, Berlino kaj Paderborn 1994
- Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto, grafiko kaj eldono Thomas Pusch, Germana Esperanto-Asocio Bonn 1994, serio Esperanto-Dokumente volumo 1, teksto rete alirebla (vidu sube)
(*) eldonita de la aŭtoro
Recenzoj
redaktiPri Bona Ŝanco
|
Eksteraj ligiloj
redakti- resuma biografio pri li kunmetita de la filo Thomas en Esperanto aktuell 2013 6, paĝo 14 (esperante, en formato PDF)
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Werner Bormann en la kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Vieno
- Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto (prelega teksto, de)
- Entreprenistaj strategioj. Priskribo de la entrepreno (1991, pdf-dosiero)
- Ŝanĝiĝoj en la dispartigo de potencoj Arkivigite je 2007-08-29 per la retarkivo Wayback Machine (artikolo, de, kun resumoj en en, eo)
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
Wilhelm Herrmann | 1967 - 1977 | Elsbeth Bormann |