Distrikto Werra-Meißner

(Alidirektita el Werra-Meißner-Kreis)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Kassel
Administra urbo: Eschwege
Areo: 1 024 km²
Loĝantoj: 100 208
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 101
Aŭtokodo: ESW
Municipokodo: 06636
Komunumoj: 16
Adreso de la
distrikta administrejo:
Schlossplatz 1
37269 Eschwege
Retejo: www.werra-meissner-kreis.net
Retpoŝto: info@werra-meissner-kreis.net
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Werra-Meißner situas en la distriktaro Kassel de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Eschwege. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 100 208 loĝantojn. Al la distrikto donis sian nomon la rivero Werra kaj la monto Hoher Meißner.

Najbaras norde la federacia lando Malsupra Saksio, norde kaj oriente la federacia lando Turingio, sude la hesia distrikto Hersfeld-Rotenburg, sudokcidente la distrikto Schwalm-Eder kaj okcidente la distrikto Kassel.

Eschwege


Urboj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
  1. Bad Sooden-Allendorf (8394)
  2. Eschwege (19 472)
  3. Großalmerode (6255)
  4. Hessisch Lichtenau (12 598)
  5. Sontra (7561)
  6. Waldkappel (4231)
  7. Wanfried (4227)
  8. Witzenhausen (15 005)
Komunumoj
  1. Berkatal (1508)
  2. Herleshausen (2820)
  3. Meinhard (4560)
  4. Meißner (2950)
  5. Neu-Eichenberg (1808)
  6. Ringgau (2868)
  7. Wehretal (4999)
  8. Weißenborn (952)

Partneraj rilatoj redakti

  La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden