Wilhelm FLIESS (en germana: Wilhelm Fließ; 24a de oktobro 1858 – 13a de oktobro 1928) estis germana juda otolaringologo kiu praktikis en Berlino. Li disvolvigis tre bizarajn teoriojn pri la homaj bioritmoj kaj ebla nazgenitala konekto kiuj ne estas akceptitaj de modernaj sciencistoj. Li estas nuntempe plej bone memorata pro sia tre persona amikeco kaj teoria kunlaborado kun Sigmund Freud, nome polemika epizodo en la historio de psikoanalizo.

Wilhelm Fliess
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1858 (1858-10-24)
en Choszczno
Morto 13-an de oktobro 1928 (1928-10-13) (69-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo kancero
Tombo Dahlem Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Parencoj Oscar Bondy
Okupo
Okupo kirurgo • kuracisto
vdr

Parto de lia pensaro – kiel la ideo de denaska ambaŭseksemo – estis aligita al la teorioj de Freud. Fliess kredis, ke kaj viroj kaj virinoj iris tra matematike fiksitaj seksaj cikloj de 23 kaj 28 tagoj, respektive.[1]

Je sugesto de Josef Breuer, Fliess ĉeestis kelkajn prelegojn kun Sigmund Freud komence en 1887 en Vieno, kaj ambaŭ tuj formis fortan amikecon. Tra sia etenda korespondado kaj la serio de personaj kunsidoj, Fliess ludis gravan rolon en la disvolvigo de psikoanalizo.

Notoj redakti

  1. [Wilhelm Fliess, M.D. http://www.perbang.dk/orcapia.cms?aid=70] Alirita la 29an de januaro 2020.