William Joseph SCHALLERT[1] (6a de julio, 1922 – 8a de majo, 2016) estis usona aktoro, kiu rolis ĉe televido kaj kino dum preskaŭ 60 jaroj.[2]

William Schallert
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1922 (1922-07-06)
en Los-Anĝeleso
Morto 8-an de majo 2016 (2016-05-08) (93-jaraĝa)
en Pacific Palisades
Mortis per amiotrofa lateralsklerozo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Edwin Schallert vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • sindikatisto • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fruaj vivo kaj komenco de kariero redakti

William Schallert naskiĝis en Los-Anĝeleso, Kalifornio, filo de Edwin Francis Schallert, delonga dramkritikisto por la Los Angeles Times, kaj Elza Emily Schallert (nask. Baumgarten), revuoverkisto kaj radia prezentisto.[1] Li komencis aktori dum li estis studento ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en Los-Anĝeleso sed devis iĝi ĉasaviadisto de Army Air Corps dum 2-a Mondmilito. Li revenis al UCLA post la milito kaj diplomiĝis en 1946.[3][4]

En 1946, li helpis fondi la Cirklan Teatron kun Sydney Chaplin kaj pluraj kunstudantoj. En 1948, Schallert estis reĝisorita de la patro de Sidney, Charlie Chaplin, en enscenigo de teatraĵo Rain de W. Somerset Maugham.[5]

Kariero en kino kaj televido redakti

Li komencis sian karieron en kino per The Foxes of Harrow en 1947 kaj aktoris kiel figuranto aŭ per malgrandaj flankaj roloj dum kelkaj jaroj, lia unua listita noma rolulo estis en Lonely Heart Bandits 1950. Li ekis en televido per Family Theatre en 1951. Dum la 1950-aj jaroj li aktoris en la misfama televidaĵo Space Patrol kaj en nebonkvalitaj kinfilmoj kiel The Girls of Pleasure Island kaj Captain Kidd and the Slave Girl kaj televidserioj. La plej bonaj televidaĵoj kiel li partoprenis estis Rebound, Mr. & Mrs. North, Zorro, Father Knows Best kaj Maverick sed ĉiam en malgravetaj roloj.

Dum la 1960-aj jaroj, li partoprenis la plej popularajn televidaĵojn kiel Wagon Train, The Twilight Zone, Sea Hunt, Bat Masterson, The Untouchables, The Rifleman, Alfred Hitchcock Presents, Bonanza, Dr. Kildare, Lassie, Have Gun - Will Travel, Empire, Combat!, The Rat Patrol, Mission: Impossible, Star Trek, The Wild Wild West, Here Come the Brides, Bewitched, That Girl, Land of the Giants kaj Get Smart. Krome, en kino, li daŭris partoprenis per malgrandaj roloj.

Schallert en la 1970-aj jaroj partoprenis televidaĵojn Hawaii Five-O, Man on a String, Kung Fu, Ironside, Gunsmoke, Love, American Style, The Six Million Dollar Man, Barnaby Jones, The Manhunter, Police Story, The Bionic Woman, Little House on the Prairie, CHiPs inter aliaj. Krome li rolis en kinfilmoj kiel Charley Varrick kaj The Jerk.

Li komencis sian kariero kiel voĉaktoro per These Are the Days en 1974.

En la 1980-a jaroj, li rolis ĉe televidaĵoj kiel The Misadventures of Sheriff Lobo, The Waltons, Magnum, P.I., Through Naked Eyes, Highway to Heaven, ktp. Kiel voĉaktoro li partoprenis aĵojn kiel Smurfs, Pink Panther and Sons, Galtar and the Golden Lance kaj Wildfire. Kaj en kino li aktoris ĉe Innerspace kaj kelkaj aliaj.

Je la fino de la 20-a jarcento, li partoprenis televidaĵojn kiel Mrs. Lambert Remembers Love, Dinosaurs (voĉe), Star Trek: Deep Space Nine, Melrose Place, Lois & Clark: The New Adventures of Superman, Roseanne, ER, The Angry Beavers (voĉe) kaj kinfilmon Matinee.

En nuna jarcento li voĉe rolis en What's New, Scooby-Doo?, li aperis en Close to Home, My Name Is Earl, The Suite Life of Zack & Cody, 2 Broke Girls, ktp. krome partoprenis en la famegaj How I Met Your Mother kaj Desperate Housewives.

Elektita kina filmografio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 William Schallert Biography. Alirita 2013-11-20.
  2. King, Susan. "Classic Hollywood – Trekkin' On: William Schallert..." Los Angeles Times – 4a de julio, 2011.
  3. William Schallert, 'Patty Duke Show' Star, Dies at 93.
  4. William Schallert: Actor And Former SAG President Dies At 93. Headlines & Global News (9a de majo 2016).
  5. TCM Database: William Schallert Biography.[1] Alirita en 2014-04-03