Yul Brynner

usona aktoro
(Alidirektita el Yul BRYNNER)

Yul BRYNNER (origine ruse Юлий Бори́сович Бри́нер, Júlij Borísoviĉ Bríner, poste angle Yul Brynner [juːl ˈbɹɪnɚ], naskiĝis la 11-an de julio 1920 en la urbo Vladivostoko, Rusio, mortis la 10-an de oktobro 1985) estis Holivuda aktoro de rusa deveno.

Yul Brynner
Oskar-premiito
Persona informo
Yul Brynner
Naskonomo Юлий Борисович Бринер
Naskiĝo 11-an de julio 1920 (1920-07-11)
en Vladivostoko,  Respubliko de Fora Oriento
Morto 10-an de oktobro 1985 (1985-10-10) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Abbaye royale Saint-Michel de Bois-Aubry vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj anglafrancarusa vd
Ŝtataneco Respubliko de Fora OrientoUsonoSvislando vd
Alma mater Kristana Asocio de Junaj Viroj vd
Familio
Edz(in)o Virginia Gilmore vd
Amkunulo Marlene Dietrich vd
Infanoj Victoria Brynner vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida reĝisoro • fotistoverkistomuzikisto • teatra aktoro • aktoro • televida aktoro • aktobato vd
Aktiva dum 1941–1985 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La patro en la 1930-aj jaroj forlasis la familion kaj la patrino kun la knabo ekloĝis unue en Ĉinio kaj poste en Francio. Yul Brynner vivtenis sin dum la sekvaj jaroj interalie kiel artisto en cirko, kiel aktoro kaj kiel kantisto.

Ekde 1940 li vivis en Usono, kie li elprovis sin kiel aktoro en teatroj kaj la televido. En la jaro 1949 li havis sian filmdebuton en Hollywood – sen granda sukceso. Famon li gajnis per la rolo de la reĝo de Siamo en la filmo The King and I en la jaro 1956. Kelkajn jarojn antaŭe li jam prezentis tiun ĉi rolon en teatro de la Novjorka Broadway, kaj pro la filmo li en 1957 gajnis Oskaron. Pliaj kulminoj de lia kariero estis la filmoj The Brothers Karamazov kaj The Magnificent Seven.

Yul Brynner mortis en 1985 de pulmokancero. Antaŭ lia morto li aperis en varbofilmo kontraŭ la fumado.

Listo de filmoj redakti

  • Port of New York (1949)
  • The Ten Commandments (1956)
  • The King and I (1956)
  • Anastasia (1956)
  • The Brothers Karamazov (1958)
  • The Magnificent Seven (1960)
  • Westworld (1972)

Premioj gajnitaj redakti

  • Oskaro pro The King and I (1957)