Zacutus LUSITANUS ankaŭ konata kiel Manuel Alvares de Tavora estis portugala kuracisto kaj primedicina verkisto el juda deveno.

Zacutus Lusitanus
(1575–1642)
"De Medicorum Principum Historia", verko eldonita en 1640
"De Medicorum Principum Historia", verko eldonita en 1640
Persona informo
Abraham Zacuto Lusitano
Naskonomo Manuel Alvares
Naskiĝo 1575
en Lisbono, Portugalio
Morto 22-a de januaro 1642
en Amsterdamo, Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Universitato de Salamanko
Profesio
Okupo historiisto de medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Abraham Zacuto Lusitano naskiĝis en 1575 en familio de Maranoj[1] kiel Manuel Alvares en Lisbono. Lia praavo estis la reĝa astronomo Abraham Zacuto (1450–1510). Studinte en la universitatoj de Koimbro kaj Salamanko, li finis siajn medicinajn studojn en Sigüenza en 1596 kaj revenis al Portugalio, kie li akiris aliron al la portugala kortego kiel praktika kuracisto.

En la aĝo de kvindek jaroj li elmigris al Amsterdamo en 1625 kun sia edzino kaj kvin infanoj, kie li revenis al judismo kaj prenis la nomon Abraham.

Sub la nomo Zacutus Lusitanus, li komencis publikigi kelkajn kuracistajn skribaĵojn. Unua verko aperis en Amsterdamo en 1629 sub la titolo "De Medicorum principum historia". Antaŭ 1642, kvin pliaj volumoj pri la medicinhistoria serio estis publikigitaj.

En 1634 li publikigis kolekton de maloftaj kaj eksterordinaraj kuracaj kazoj ("Praxis medica admiranda"). Liaj kompletaj verkoj aperis postmorte en 1649 en du foli-volumoj en Liono.

 
Bildo de Abraham Zacutus Lusitanus.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Maranoj estis hispanaj kaj portugalaj judoj vivantaj en la Iberia Duoninsulo kiuj konvertiĝis aŭ estis devigataj konvertiĝi al la Kristanismo dum la Mezepoko, tamen sekrete ili daŭre praktikadis la judismon.
  2. Jewish Encyclopedia
  3. Jewish Encyclopedia