Zoltán Gábor Szabó
Zoltán Gábor SZABÓ [sabO], hungare Szabó Zoltán Gábor estis hungara kemiisto, fizikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Zoltán Gábor Szabó | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1908 en Debrecen |
Morto | 16-an de junio 1995 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/6-1-207 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1926–1930) ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikokemiisto universitata instruisto ![]() |
Zoltán Gábor Szabó naskiĝis la 30-an de majo 1908 en Debrecen. Li mortis la 16-an de junio 1995 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Gábor Szabó frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1926-1930 kaj li doktoriĝis eminente en 1935. Li eklaboris en 1931 en universitato de Szeged, kie li longe instruis. Inter 1936-1938 li studvojaĝis en Germanio, en 1962 en Usono. Li estis ankaŭ gastoprofesoro en Britio. Inter 1967-1979 li instruis en ELTE en Budapeŝto, poste li emeritiĝis. Li redaktis diversajn enlandajn kaj eksterlandajn fakajn periodaĵojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1957, poste ankaŭ aliajn premiojn.