Zoltán Klement, laŭ hungarlingve kutima nomordo Klement Zoltán estis hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1983).

Zoltán Klement
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1926 (1926-03-04)
en Budapeŝto
Morto 19-an de oktobro 2005 (2005-10-19) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Zoltán Klement [1] naskiĝis la 4-an de marto 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de oktobro 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Klement frekventis ĉeflernejon en Gödöllő inter 1945-1949, poste li havis postenon en agronomia esplora instituto. Li ricevis diplomon en 1953. Baldaŭe li estis gastoprofesoro en Bari kaj Göttingen. En 1976 li iĝis titulara profesoro jam en universitato de Gödöllő. En 1979 li doktoriĝis antaŭ MTA. Ekde 1987 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li partoprenis en redaktadoj de Acta Phytopathologica kaj Acta Microbiologica. Li okupiĝis precipe pri bakteriaj malsanoj de la kreskaĵoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1973-2000.

Verkaro (elekto) redakti

  • Rapid Detection of the Pathogenicity of Phytopathogenic Pseudomonads (1963)
  • A téli fagy és a lombhullás utáni állapot szerepe a baktériumos kajszi gutaütésben (1972)
  • Methods in Phytobacteriology (1990)
  • Baktérium és növény kölcsönhatása: patogén kapcsolat (1999)

Fontoj redakti