Zoltán Morlin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Morlin Zoltán estis hungara kristalografo, profesoro.

Zoltán Morlin [1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de decembro 1913 en Aŭstrio-Hungario en Vieno. Li mortis la 11-an de januaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Morlin frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936. Post la diplomo li havis postenon en ministerio pri religio kaj eduko, sed li havis tempon por viziti la fizikan-matematikan katedron. Dum la 2-a mondmilito kelkfoje li estis soldato. En 1950 li estis forigita el la ministerio, ĉar li ne havis "laboristajn radikojn". Li komencis instrui en la fizika katedro de Teknika Universitato de Budapeŝto, la koncernan diplomon li akiris nur en 1953. Post jaroj li laboris en diversaj institutoj aŭ laboratorioj. En 1960 li kandidatiĝis, poste la doktoriĝo fiaskis. Unu el liaj filoj disidis, tial li ne ricevis pasporton. Li multe okupiĝis pri optikaj kristaloj. En 1979 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vizsgálatok nagy nyomáson végbemenő rekrisztallizációs folyamatok köréből (1960) - kandidata disertaĵo

Fontoj redakti