Zaratuŝtro

persa profeto; la fondinto de Zoroastrismo
(Alidirektita el Zoroaster)

Zaratuŝtro, aveste 𐬰𐬀𐬭𐬀𐬚𐬎𐬱𐬙𐬭𐬀 (naskiĝis ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo, mortis havante 77 jarojn) estas la fondinto de Zaratuŝtrismo. Li estas konata ankaŭ kiel Zoroastro, Zaratuŝtra kaj Zartoŝt, kaj vivis ĉirkaŭ sescent jarojn antaŭ la invado de Kserkso en Grekion.

Zaratuŝtro
Persona informo
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto
en nekonata valoro
Mortis pro nekonata valoro vd
Mortis per nekonata valoro vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Lingvoj avesta vd
Familio
Patro Porushaspa vd
Patrino Dohodo vd
Edz(in)o Hvōvi vd
Infanoj Porvchyista • Isat Vastar vd
Profesio
Okupo profeto • father of faith • poeto • verkisto • miraklisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nomo redakti

La nomo Zaraθ-uštra estas Bahuvriha kombinaĵo en la avesta lingvo kiu signifas "havante maljunajn kamelojn" aŭ "tiu, kiu posedas maljunajn kamelojn".

La unua parto de la nomo antaŭ estis tradukita kiel "flavaj" aŭ "oraj", de la avesta "zaraj", donante la signifon "[havante] flavaj kameloj". Pli romantika, sed malĝusta, traduko de la nomo en la pasinteco estis "[portanto de la] ora tagiĝo", bazita sur la erara supozo ke la dua parto de la nomo estas variaĵo de la veda vorto "uŝas" kiu signifas "tagiĝo". La lasta traduko ŝajne devenis de deziro doni pli taŭgan signifon al la nomo de la Profeto ol "posedanto de maljunaj kameloj."

Naskiĝo redakti

La Denkard tiel priskribas la alvenon de Zaratuŝtro:

"Plie, Dio, por doni ĝojon al la bona kreaĵo, de la komenco de la mondo, kreis, en pura kaj luma esenco, la sanktan Zartoŝt kiel konaton de la Amahaspandoj, dotitan per bonkvalitoj, penseman, kaj plene atenteman. Kaj Lia esenco estis farita en la Spirita Mondo por (la tasko de) predikado, kaj disvastigado de la religio tra la mondo. Kaj en la ĝusta tempo Li estis sendita malsupren en la mondon kiel Viro, vestita per tera Korpo. Tiutempe (t.e. kiam la pura Spirito de Zartoŝt eniris la domon de argilo), superega speco de lumo kaj brileco komencis ekbrili el Lia domo, pere de stelo (en la ĉieloj). Kaj li naskiĝis de Sia Patro Pouruŝasp – ido de (la Peŝdadia Reĝo) Ĝamŝed – kaj de Sia patrino Dukdaub. Plie, kiam Li (la Profeto) naskiĝis, estis lumo kiel la brilego de fajro--blindumo kaj krepusko--radiante de Lia domo ĉiudirekten, alte en la aeron, kaj al granda distanco tra la tero, kiel signo de Lia grandeco kaj ekzalteco." (Denkard: 5.2.1)

Frua Vivo kaj Revelacio redakti

Lia patro estis nobelo de reĝa deveno, sed ne tro potenca. Zaratuŝtro estis la tria el kvin fratoj. Li estis pastro. Li ricevis Sian Revelacion kaj Profetecon kiam Dio (en la antikva persa Ahura Mazda aŭ Ohrmazd) sendis al Li vizion. La Spirito Vohu Manah ('Bona Penso') ordonis al Li kontraŭstari la sangajn oferojn de la tradiciaj persaj kultoj kaj helpi la malriĉulojn. Li ricevis vizion en kiu li vidis la komencon de la mondo kaj eksciis ke Li estis elektita en la komenco de tempo por Sia Misio. Li diris ke li vidis kaj aŭdis Dion. (Zaehner: p. 35, 44)

Persekutado redakti

Kiam li anoncis Sian Mision, Zaratuŝtro estis tuj persekutata de la sekvantoj de la mitra kulto. Persekutita kaj ekzilita, apartigita de sia familio, Zaratuŝtro suferis la saman sorton de la aliaj fondintoj de mondreligioj. Zaratuŝtro diris:

"Al kiu lando Mi fuĝu, kien fuĝi? De nobeloj kaj miaj konatuloj ili apartigas Min, nek Mi plaĉas al la homoj [......], nek al la mensogaj regantoj de la lando. Kiamaniere Mi plaĉos al Vi, Mazda Ahura?" (Yazda 46.1)

Azilo kun Reĝo Viŝtasp redakti

Tamen, li finfine ricevis azilon de kajana Reĝo Viŝtasp. Laŭ la Denkard, Li faris multajn miraklojn kaj konvinkajn pruvojn por la reĝo, kiu finfine akceptis Zaratuŝtrismon. Viŝtasp faris ĝin la oficiala religio de sia regno. Ĝi poste ankaŭ fariĝis la ŝtat-religio de la Persa imperio.

Instruoj redakti

Zaratuŝtro admonis siajn sekvantojn:

"regi ĉiujn iliajn dezirojn laŭ la ordonoj de Dio... montri al bonaj homoj la plenan bonon de ĉiu virto, kaj fari la homojn de la mondo komfortaj ĉiumaniere, kaj instrui ilin kiel gajni siajn vivtenojn per honestaj rimedoj. Homo en tiu ĉi mondo povas akiri komforton (t.e. feliĉon) en tri manieroj. Unue pere de memregado laŭ ĉiuj ordonoj de Dio, due per gardado de la animo de ĉiuj nocoj, kaj trie per atingo al la kompreno de la venonta spirita mondo." (5.5.1-2)

Plie, li instruis ke "penso de adorado pri la unu Vivdonanto okazas pro vivado laŭ Siaj leĝoj". Tio ĉi povas esti atingita per "bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj, kaj evitado de malbonaj pensoj, malbonaj vortoj, malbonaj agoj." (5.6.2)

La Mond-Savanto redakti

Zaratuŝtro instruis ke li ne estis la unua profeto. Li diris ke

"la alveno de veraj Profetoj en tiun ĉi mondon estas por la celo riveli al la homoj la misteron de la spirita mondo, kun la celo bremsi iliajn sopirojn al pekaj agoj, kaj konfirmi ilian determinon strebi por bonaj agoj. (…) [La Profetoj] devas esti agnoskataj kaj iliaj vojoj sekvataj". (5.8.2.)

Zaratuŝtro profetis ke en la estonteco aperus Resurekto kaj la alveno de Promesita Savanto, kiu ankaŭ estus sia ido.

"Li estos la venkema Pliboniganto (Ŝaoŝjant) pernome kaj la Mond-renoviganto (Astat-ereta) pernome. Li estos Pliboniganto ĉar li plibonigos la tutan fizikan mondon; li estos Mond-renoviganto ĉar li establos la fizikan ekzistadon nedetrueblan." (Avesta, Farvardin Yast, 13.129)

Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo pretendis esti la Promesito de Zaratuŝtrismo. Laŭ 'Abdu'l-Bahá, Bahá'u'lláh estas praido de Zaratuŝtro.

La nomon Zaratuŝtro popularigis ankaŭ Niĉeo en sia verko Tiele parolis Zaratuŝtra.

En Esperanto redakti

Tiele parolis Zaratuŝtra: libro por ĉiu kaj neniu (Friedrich Nietzsche. Trad. de W. A. Verloren van Themaat. Enkonduko kaj notoj de Walther Linden.)