Zr. Ms. Schorpioen (1868)

Zr. Ms. Schorpioen (Lia moŝta Skorpio) estas nederlanda kirasoŝipo konstruita en 1868 en Toulon Francio. La Schorpioen formis kune kun la en Skotlando konstruita ĝemela ŝipo Buffel la kernon de la noviĝinta Koninklijke Marine (Reĝa Mararmeo), ankoraŭ ĝis 1905 nomata Koninklijke Nederlandse Zeemacht.

Zr. Ms. Schorpioen
Zr.Ms. Schorpioen en Den Helder

Zr.Ms. Schorpioen en Den Helder

Bazaj indikoj Zr.Ms. Schorpioen en Den Helder
Tipo Kirasa ŝipo
Numero de korpo HW-5, 1947 A-882, 1954
Nomo laŭ Skorpio
Komenco de konstruado 1-an de aŭgusto 1867
Surigita sur akvo 18-an de januaro 1868
Donita en servon 23-an de julio 1868
Sorto elservigita la 3-an de septembro 1971
Taktikaj-teknikaj datenoj
Mergospaco 2 175 t
Longo 62,5 m sur mergolinio
Larĝo 11,58 m
Mergo 4,85 m
Movumo 2 × vapormaŝino sur
2 × helico
2 269 ĉp
Rapideco 12,8 knotoj
Atingebleco
Ŝipanaro 137 ŝipanoj
Armilaro Du kanelizitaj antaŭŝarĝaj kanonoj, 23 cm
rampruo
vdr

Ili anstataŭis la malmoderniĝintajn lignajn ŝipojn kiuj uzis vaporon kaj velojn por la propulso kaj havis glattubajn kanonojn. La novaj ŝipoj estis ekipitaj per pezaj kaneligitaj kanonoj kun kalibro de 23 cm kun peza kiraso ĉirkaŭe. La kareno havis zonkirason de 15 cm kaj la pafilarturo, kun du kanonoj, havis kirason de preskaŭ 30 cm.

Dum la konstruado la ŝipo estis ekipita per du tripiedaj mastoj kaj povis hisi proksimume 600 m² da veloj. Ĉar montriĝis ke la ŝipo estas malfacile velebla, la mastoj kaj la rigilaro post kelkaj jaroj estis forigitaj. La grandaj vapormaŝinoj zorgis por rapideco de proksimume 13 knotoj. La plej okulfrapa armilo estis la rampruo, iom alie ol tiu de la Buffel, sed tiu trotaksita armilo neniam estis uzata.

La kariertabelo estas, same kiel tiu de la Buffel, ne tre impresa. En 1886 la Schorpioen estis tuŝita en la pobo de padelvaportrenŝipo en la haveno de Den Helder kaj sinkis en du horoj. Post tio la ŝipo estis reflosigita kaj riparita. en 1908 la ŝipo estis elservigita kaj alikonstruita al loĝiga ŝipo. Ĝi gastigis la torpedoservon, la matrosedukadon kaj la submarŝipservon.

De Schorpioen en 1948

Je la komenciĝo de la Dua Mondmilito la ŝipo estis transportita al Germanio fare de la okupantoj por tie servi kiel loĝejo.[1] Post la milito, en 1947, la Schorpioen retroviĝis en Hamburgo kaj estis retrenita al Den Helder, kie ĝi denove estis uzata kiel tranoktejo, unue en Amsterdamo kaj poste, de 1951 ĝis 1971, por la mararmeaninoj (MARVA) en Den Helder. Lernantoj de la marveturlernejo en Den Helder, Internulejo Prinses Margriet, ankaŭ uzis la ŝipon.

Dum mallonga tempo sur la ŝipo loĝis domokupantoj, sed en 1982 la fondaĵo Ramschip Schorpioen aĉetis la ramŝipon kaj metis ĝin je la kajo en Middelburg por la publiko. Post longdaŭra restaŭrado je la 3-a de julio 1989 la pordoj malfermiĝis por la publiko. En decembro 1998 la Koninklijke Marine (Reĝa Mararmeo) reaĉetis la ŝipon de la fondaĵo. Post tio la ramŝipo estis transportita al la mararmea muzeo en Den Helder. En majo 2000, post restaŭrado de dekok monatoj, ĝi estis malfermita kiel muzeoŝipo por la publiko.

Referencoj redakti

  1. Onze vloot Hr. Ms Schorpioen Arkivigite je 2019-05-30 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita je la 30-a de majo 2019

Eksteraj ligiloj redakti