Zsigmond Fülöp (aktoro)
Zsigmond Fülöp [ĵigmond fulop], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Zsigmond estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Fritz.
Zsigmond Fülöp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fritz Zsigmond |
Naskiĝo | 5-an de majo 1935 en Miskolc |
Morto | 10-an de oktobro 2014 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-2-49 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1958) |
Familio | |
Edz(in)o | Ági Margitai |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro aktoro dublaktoro |
Zsigmond Fülöp [1] naskiĝis la 5-an de majo 1935 en Miskolc, li mortis la 10-an de oktobro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsigmond Fülöp akiris diplomon en Teatran kaj Filman Altlernejon en 1958. Post siaj studoj li komencis sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1958 kaj 1962 li estis membro en Nacia Teatro (Pécs) inter 1971–1980 en Teatro Attila József, inter 1980–1984 en Várszínház. Ekde 2000 ĝismorte li apartenis al Teatro Magyar. Li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Li havis ofte taskojn en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. Li ricevis 8 premiojn inter 1971-2010.
Elektitaj roloj teatraj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - titolrolo; Escalus
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- Hamleto, reĝido de Danujo - patro de Hamleto; aktororeĝo
- La Tragedio de Reĝo Lear - kuracisto
- La Venecia Komercisto - Bassanio
- Makbeto - Lennox
- Alexandre Dumas (patro): La Tri Muskedistoj - D'Artagnan
- József Katona: Banuso Bánk - Ottó; Biberach
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
Elektitaj roloj kinejaj
redakti- Édes Anna (1958)
- La kaporalo kaj la aliaj (1965)
- Kopjások (1975)
- Az a nap a mienk (2002)
Elektitaj roloj televiziaj
redakti- Fáklyaláng (1963)
- Széchenyi napjai (1986)
- Barátok közt (serio) (2007-2008)
Elektitaj roloj voĉoaktoraj
redaktiHungaraj voĉoj de Kirk Douglas, Jean Marais, Henry Fonda, Alain Delon, Vittorio Gassman, Michael Caine, John Wayne, Jean-Paul Belmondo, Gregory Peck, Yves Montand, Michael Caine, Laurence Olivier kaj aliaj.
Fontoj
redakti- hungarlingva membiografio kun 2 fotoj Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto