Zsigmond Pál Pach
Zsigmond Pál Pach [ĵigmond paĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pach Zsigmond Pál estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970). Lia filo estis János Pach.
Zsigmond Pál Pach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1919 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de septembro 2001 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | János Pach |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Zsigmond Pál Pach [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1919 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de septembro 2001 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Zsigmond Pál Pach akiris CSc en 1952, DSc en 1958. Li estis profesoro en Universitato Corvinus de Budapeŝto (dum la socialismo nomata Ekonomika Universitato Karl Marx) inter 1952-1992, eĉ rektoro inter 1963-1967. Li okupiĝis precipe pri la ekonomia historio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, krome la socialisma erao. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj libroj (elekto) redakti
- A magyar és a román történettudomány negyedszázados fejlődése (1971)
- Hazafiság és nemzetköziség a marxizmus-leninizmusban (1978)
- A tőkés gazdaság története Magyarországon (1981)
- Együtt a nemzetiségekkel (1984)
- Magyarország története (1985) - ĉefverko en 10 volumoj
- A felszabadulás utáni történetünkről (1987)