János Pach

usona matematikisto

János Pach [jAnoŝ paĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pach János estas hungara-usona matematikisto, komputikisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea (2014). Lia patro estis Zsigmond Pál Pach, lia onklo estis Pál Turán.

János Pach
János Pach
János Pach
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1954 (1954-05-03) (66-jara)
en Hungario
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Zsigmond Pál Pach
Okupo
Okupo matematikisto • komputikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
János Pach en 2011 (dekstre la tria)

János Pach[1] naskiĝis la 3-an de majo 1954 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

János Pach akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1977, post kvar jaroj li doktoriĝis samloke. Inter 1977-1986 li laboris en akademia matematika esplorinstituto, kie li kandidatiĝis en 1983 ĉe Hungara Scienca Akademio. Ekde 1986 li esploris en instituto de Universitato de Novjorko, iom poste li instruis en Novjorko. Intertempe en 1995 li doktoriĝis ĉe la hungara akademio. Ekde 2008 li instruis en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano. En 2015 li estis proponato pri koresponda membro de la akademio. Li okupiĝas pri kombinatoriko kaj komputila geometrio. Li ricevis premiojn inter 1982-1998.

Elektitaj redaktitaj librojRedakti

  • New Trends in Discrete and Computational Geometry (1993)
  • Discrete and Computational Geometry: The Goodman–Pollack Festschrift (2003)
  • Thirty essays on geometric graph theory (2013)

FontojRedakti

ReferencojRedakti