Zsigmond Széchenyi

SZÉCHENYI Zsigmond [se:ĉe:nji] estis hungara grafo, mondvojaĝanto, ĉasisto, verkisto naskiĝinta en Nagyvárad la 23-an de januaro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de aprilo 1967.

Zsigmond Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1898 (1898-01-23)
en Oradea
Morto 24-an de aprilo 1967 (1967-04-24) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 21/1-1-69/70 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Count Viktor Széchényi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Karoline Gräfin von Ledebur-Wicheln (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margit Hertelendy (en) Traduki (1959–)
Stella Crowther (en) Traduki (1936–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Count Peter Széchényi (en) Traduki
 ( Stella Crowther (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

La mezlernejon Zsigmond Széchenyi finis en Székesfehérvár kaj Budapeŝto (1915). Inter 19161918 en la unua mondmilito li plenumis taĉmentservon. Post tio li komencis lerni juron, sed ĉesis en 1919. Li konsideris kiel vivcelo sia la studadon de la naturo kaj bestmondo. En 1920/21 li studis en München, Stuttgart, poste en 1922/23 en Oxford kaj Cambridge por plibonigi sian lingviscion kaj plivastigi siajn bestsciencajn konojn. En 1927 li ekiris Sudanon, poste en Kenjon, Egiptujon, Tanganjikion, Ugandon, Libion. En 1935 li ĉasis en Alasko, en 1937 en Barato, poste denove en Egiptujo. Inter 1947 kaj 1950 li estis ĉasinpektoro de la Arbara Centro, en 1951 la kunlaboranto de Agrikultura Muzeo, kaj pli malfrue de la Biblioteko Helikon en Keszthely. En 1960 li partoprenis la ekspedicion de Orient-Afriko de naturscienca muzeo. En 1964 faris li kun sia edzino sian lastan, la naŭan vojaĝon en Afrikon, nome en Kenjon. Liaj libroj aperis en pluraj eldonoj en grandaj ekzempleroj, en multaj lingvoj.

Ĉefaj verkoj

redakti
  • Csui! (Bp., 1930);
  • Elefántország (Bp., 1934);
  • Hengergő homok (Bp., 1935);
  • Alaszkában vadásztam (Bp., 1937);
  • Nahar (Bp., 1940);
  • Két kecske (Bp., 1942);
  • A szarvas selejtezése (Bp., 1948);
  • Afrikai tábortüzek (Bp., 1959);
  • Ahogy elkezdődött (Bp., 1961);
  • Ünnepnapok (Bp., 1963).

Bibliografio

redakti
  • Hegedüs Géza: A vadon poétája (Élet és Irod. 1967. 17. sz.);
  • Ungvári Tamás: Meghalt Sz. Zs. (Magy. Nemzet, 1967. 97. sz.);
  • Lázár István: Heimgang eines Jägers. Zum Tode Zs. Sz.’s (Budapester Rundschau, 1967. 19. sz.).

Eksteraj ligiloj

redakti