Ági Szirtes
Ági SZIRTES [sirteŝ], laŭ hungarlingve kutima sistemo Szirtes Ági estas hungara aktorino. Ŝia patro estis Ádám Szirtes, ŝia edzo Zoltán Pálmai, ŝia filino Anna Pálmai.
Ági Szirtes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1978) |
Familio | |
Patro | Ádám Szirtes |
Edz(in)o | Zoltán Pálmai |
Infano | Anna Pálmai |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Ági Szirtes naskiĝis la 21-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁgi Szirtes studis en Teatroarta Altlernejo inter 1974-1978 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1979-1982. Baldaŭe ŝi apartenis al fondintoj de Teatro Katona József. Ŝi longe loĝas en Nagykovácsi. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 25 kinejaj filmoj inter 1974-2012, ekzemple Ni neniam mortos!, 1993 kaj 1945 (2017)
- 19 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1967-2011, ekzemple A koppányi aga testamentuma, 1967; Bánk bán (Banuso Bánk), 1987
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Sándor Bródy: A medikus
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj