Ägidius Rehm

germana romkatolika episkopo

Ägidius REHM [egidius re:m] (ankaŭ Aegidius Rehm; Egidius Rem; naskiĝinta en 1486 en Augsburg, mortinta la 19-an de septembro 1535) estis germana teologo kaj inter 1526 kaj 1535 episkopo de Chiemsee.

Ägidius Rehm
Ägidius Rehm kiel katedralkapitulano de la Stefano-katedralo en Passau
Ägidius Rehm kiel katedralkapitulano de la Stefano-katedralo en Passau
Persona informo
Naskiĝo 1486
en Aŭgsburgo
Morto 9-an de septembro 1535 (1535-09-09)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Universitato de Padovo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • kanoniko • katolika episkopo vd
Episkopo de Chiemsee
Dum 1526–1535
Antaŭulo Berthold Pürstinger
Sekvanto Hieronymus Meitting
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Parizo kaj Italujo li doktoriĝis pri jursciencoj kaj estis ekde 1514 katedralkapitulano en Passau. Okaze de la reformkunveno en Mühldorf am Inn en 1522 li faris la malfermparoladon. Post 1522 li estis spirita konsilisto de la salcburga arkiepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg, kiun li influis tre koncerne la demandojn pri pluklerigo de la klerikaro kaj kontraŭreformacion. Kune kun li li troviĝis dum la Unua salcburgia kamparana ribelo sur Citadelo Hohensalzburg. Pri la tie travivita dusemajna sieĝo li verkis en la latina lingvo.

Post abdiko de Berthold Pürstinger la 6-an de majo 1526 Rehm posteulis lin kiel episkopo. Pro la Dua salcburgia kamparana ribelo lia konsekro eblis nur en aŭtuno 1526 en Mühldorf. Neestante kontenta pri la kvanto da punado de la ribelestroj li cedis al la anoj de Taxenbach rekompencon pri 1000 guldenoj pro la detruo de Kastelo Fischhorn. Dumepiskopece li havis tamen nur malgrandan influon politikan.

Verkoj redakti

  • Egidius Rem: Bellum Rusticum Salztburgense descriptum. Salzburg 1525, (tie ĉi interrete)

Literaturo redakti

  • Erwin Naimer: "Rehm (Rem), Aegidius (um 1485–1535)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 574

Eksteraj ligiloj redakti