Újbarok
Újbarok [Ujbarok] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Bicske. La vilaĝo germane estas Neudörfl.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 2 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 2066
- Telefonprefikso: 22
Situo
redaktiÚjbarok situas laŭ (malnova) ĉefvojo kaj fervojo inter Budapeŝto kaj Vieno, aŭtoŝoseo M1 al la samaj direktoj estas ne tro for. Bicske troviĝas 7, Tatabánya 17, Székesfehérvár 41, Budapeŝto 43 kilometrojn [1] Arkivigite je 2017-08-19 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1339. La pliaj datenoj mencias nur la bienulojn, supozeble la loko estis longe neloĝata. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno.
La loĝantaro produktas tritikojn, hordeojn, avenojn, maizojn kaj terpomojn. En Újbarok migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- hungara Vikipedio