Ĉalma, serbe Чалма, slave Čalma, hungare Csála [ĉAla], germane Tschalma estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.

Ĉalma situas en la mapo en la verda municipo
Mapo pri municipo de Sremska Mitrovica

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ĉalma situas laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1351 en formo "Chala". Dum regado de turkoj la vilaĝo ne suferis. En la jarcentoj 16-a kaj 17-a ĝi apartenis al limgarda zono rekte apartenanta al Habsburga Imperio. En 1791 serboj, baldaŭe germanoj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, al distrikto de Mitrovica, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. Poste la germanoj estis forigitaj kaj alvenis serboj en la malplenajn domojn. En 2002 loĝis en Ĉalma 1675 homoj, (1634 serboj (98 %), 14 kroatoj, 5 jugoslavianoj, po 4 ukrainoj kaj slovakoj kaj ankaŭ aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti