Ĉestereg, serbe Честерег, slave Čestereg, germane NeuhatzfeldTschesterek, hungare Csősztelek estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.

Ĉestereg troviĝas en (verda) Municipo Ĵitiŝte en Serbio
Mapo pri municipo Ĵitiŝte
Estonta ortodoksa preĝejo de Ĉestereg
Iama katolika preĝejo de Ĉestereg, nun bazarejo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ĉestereg situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Ĵitiŝte troviĝas 12 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Cherezek". Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en la 18-a jarcento germanoj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1831 kaj en 1855 ĥoleroj okazis. Fine de la 19-a jarcento fervojo Nagybecskerek-Zsombolya ekfunkciis. En 1910 loĝis en Csősztelek 2738 homoj (2001 germanoj, 673 hungaroj, 64 rumanoj). La vilaĝo apartenas ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Zsombolya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj kaj hungaroj deportiĝis, serboj alvenis en la malplenajn domojn, fine oni malkonstruis la katolikan preĝejon. En 2002 loĝis en Ĉestereg 1391 homoj, (1294 serboj (93 %), 27 ciganoj, 15 kroatoj, 14 jugoslavianoj, 11 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti