Ĵitiŝte
Ĵitiŝte, slave Žitište, serbe Житиште, germane Sankt Georgen an der Bega, hungare Bégaszentgyörgy, rumane Jitişte aŭ Zitişte estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato. La nomo devenas el la serba tritiko. La historia slava nomo estis ĝis 1947 Cенђурађ aŭ Begej Sveti Đurađ aŭ pli longe Senđurađ. Ankoraŭ 11 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Ĵitiŝte | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 29′ N, 20° 33′ O (mapo)45.48520.549722222222Koordinatoj: 45° 29′ N, 20° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 73 m [+] | ||
Areo | 525 km² (52 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Žitište [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 3230
- Poŝtkodo: 23210
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
redaktiĴitiŝte situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Bega, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zrenjanin-Rumanio.
Historio
redaktiHungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1319 en formo Zenthgyurgh. En la 18-a jarcento serboj kaj rumanoj, en 1781 germanoj alvenis al la senhoma vilaĝo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2814 da homoj, (1454 germanoj, 1034 serboj, 214 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ĵitiŝte 3236 da homoj, (serboj 2861 (88 %), ciganoj 156 (5 %), hungaroj 70 (2 %), jugoslavianoj 32 (1 %), rumanoj 29 (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo omaĝe al Sankta Georgo de 1810
- katolika preĝejo de 1940
- skulptaĵo pri boksisto Balboa de 2007
Famuloj
redakti- hungara skulptisto István Szentgyörgyi (skulptisto) naskiĝis en la iama Bégaszentgyörgy
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!