Ĝenerala Guberniestro de Kanado

reprezentanto de la brita monarko

La Guberniestro ĝenerala (Governor General/Gouverneur général) estas la reprezentanto en Kanado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Kanado. Ekde 1953 la reĝino de Kanado estas Elizabeto la 2-a. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro.

Ĝenerala Guberniestro de Kanado
Gouverneure générale du Canada
emblemo
flago
Mary May Simon
Mary May Simon
pozicio • guberniestro ĝenerala
Komenco 1867 vd
Lando(j) Kanado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kvankam ŝtata potenco kuŝas laŭleĝe en la guberniestreco - la Parlamento sidas je ties plezuro, Reĝa Konsento necesas por la leĝigo de leĝo pasita de parlamento, kaj la guberniestro estas la ĉefkomandanto de la Kanadaj Armfortoj - vera politika potenco sidas ĉe la ĉefministro, parlamento, kaj provincaj registaroj. La guberniestreco estas formala, ceremonia, kaj kultura ofico. Aktualaj kaj pasintaj guberniestroj ĝeneralaj rajtas la titolon "Tre honorinda" (Right Honourable/Très honorable), samkiel la ĉefministro.

Londono komisiis ĝis 1952 ĉiam britan nobelulon al tiu posteno, post tio oni elektas el inter la "simplaj civitanoj".

Ankaŭ estas reprezentantoj de la reĝino ĉe la provincaj registaroj: leŭtenant-guberniestroj (lieutenant governors/lieutenants gouverneurs).

Listo de la Guberniestroj Ĝeneralaj de Kanado depost la Konfederiĝo redakti

NomoJarojBrita monarko
Vicgrafo Monck de Ballytrammon1867-69Viktorino
Barono Lisgar de Lisgar kaj Bailieborough1869-72
La Markizo de Dufferin kaj Ava1872-78
La Markizo de Lorne1878-83
La Markizo de Lansdowne1883-88
Barono Stanley de Preston1888-93
La Grafo de Aberdeen1893-98
La Grafo de Minto1898-1904
Edvardo la 7-a
Grafo Grey1904-11
Georgo la 5-a
La Duko de Connaught kaj Strathearn1911-16
La Duko de Devonshire1916-21
Vicgrafo Byng de Vimy1921-26
Vicgrafo Willingdon de Ratton1926-31
La Grafo de Athlone1931-35
La Grafo de Bessborough1935-40
Eduardo la 8-a
Georgo la 6-a
Barono Tweedsmuir de Elsfield1940-46
Grafo Alexander de Tunizo1946-52
Vincent Massey1952-59Elizabeto la 2-a
Georges Vanier1959-67
Roland Michener1967-74
Jules Léger1974-79
Edward Schreyer1979-84
Jeanne Sauvé1984-90
Ramon John Hnatyshyn1990-95
Roméo LeBlanc1995-1999
Adrienne Clarkson1999-2005
Michaëlle Jean2005-2010
David Johnston2010-2017
Julie Payette2017-2021
Mary May Simon2021-

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti