Mary May Simon

kanada politikisto kaj diplomato

Mary Jeannie May SIMON, pli konata kiel Mary May Simon (inuktitute: Ningiukudluk; naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1947) estas kanada ŝtatoficisto, diplomato kaj la 30-a ĝenerala guberniestro de Kanado (ekde 2021).

Mary May Simon
Guberniestro ĝenerala de Kanado
MarySimon.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1947 (1947-08-21) (74-jara)
en Kangiqsualujjuaq
Lingvoj angla inuktituta [#]
Loĝloko Kuujjuaq • Rideau Hall [#]
Ŝtataneco Kanado [#]
Familio
Edz(in)o Whit Fraser [#]
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mary Simon naskiĝis en Kangiqsualujjuaq, Nunaviko, Kebekio. Simon laboris dum mallonga tempo kiel produktisto kaj anoncisto por la Norda Servo de CBC en la 1970aj jaroj antaŭ ol poste eniri la registaron kiel estrarano de la Inuita Asocio de Norda Kebekio, kaj grave partoprenante en la intertraktado de la Interkonsento de Charlottetown. Simon estis unua ambasadoro de Kanado por ĉirkaŭpolusaj aferoj de 1994 ĝis 2004, kaj ankaŭ ĉefa intertraktanto pri la kreo de la Arkta Konsilio.[1] Simon ankaŭ estis la kanada ambasadoro al Danio de 1999 ĝis 2002.

Je la 6-a de julio 2021, Ĉefministro Justin Trudeau anoncis, ke Reĝino Elizabeto la 2-a aprobis la nomumon de Mary Simon kiel la sekvanta ĝenerala guberniestro de Kanado.[2]

BiografioRedakti

Frua vivoRedakti

May Simon naskiĝis kun la nomo Mary Jeannie May[3] je la 21-a de aŭgusto 1947[4], en Kangiqsualujjuaq, Kebekio[5]. Ties gepatroj estis Bob May, kiu estis de Manitobo kaj de angla deveno,[6] kaj Nancy, kiu estis inuito.[7][8] Bob May translokiĝis al la nordo dum sia juneco[9] kaj fariĝis manaĝero de loka vendejo Hudson's Bay Company dum la komenco de la 1950-aj jaroj.[8][10] Bob estis la unua blankula dungito kiu geedziĝis kun inuito, kio tiutempe estis kontraŭ la reguloj de la firmao.[11]

May Simon havis tradician inuitan vivstilon dum siaj junaj jaroj, inkluzive ĉasadon, fiŝkaptadon, kudradon de inuitaj vestaĵoj, kaj veturadon per hunda sledo.[12][13] Ties patrino kaj patrina avino Jeannie Angnatuk donis al Simon inuitan parolan historion.[12][7]

Majo Simon ĉeestis la lernejon Kuujjuaq Federal Day School en Kuujjuaq (antaŭe Fort Chimo).[14]

KarieroRedakti

KomencoRedakti

Simon instruis la inuktitutan lingvon ĉe Universitato McGill.[15] De 1969 ĝis 1973, Simon laboris kiel produktisto kaj anoncisto por la Norda Servo de CBC.[16]

May Simon komencis sian karieron en la registaro voĉdonite al la posteno de sekretario de la estraro de la Inuita Asocio de Norda Kebekio. En 1978, Simon voĉdoniĝis al vicprezidento kaj poste prezidento, de la Firmao Makivik. Simon tenis la postenon ĝis 1985.

Dum ĉi tiu tempo Simon ankaŭ okupiĝis kun Inuit Tapiriit Kanatami, la landa inuita organizaĵo de Kanado.[17] May Simon estis unu el la altrangaj inuitaj intertraktantoj dum la repatrujigo de la Konstitucio de Kanado, la konferencoj de la Unuaj Ministroj kiuj okazis de 1982 ĝis 1992, kaj la diskutoj pri la Interkonsento de Charlottetown de 1992.

Simon estis membro de la Efektiviga Komisiono de Nunavut kaj Kun-Direktoro (Politiko) kaj Sekretario al la Reĝa Komisiono pri Indiĝenaj Popoloj.[17]

Ĝenerala Guberniestro de KanadoRedakti

En 2010, May Simon estis sur la mallonga listo de kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Guberniestro de Kanado. David Johnston estis fine nomumita.[18]

La federala registaro komencis serĉi konstantan anstataŭulon por la Ĝenerala Guberniestro Julie Payette post ties eksiĝo en 2021. Oni raportis, ke May Simon frue estis bonŝanca kandidato por la posteno, pro la indiĝena heredaĵo kaj tiama politika konscio pri indiĝena repacigo. Je la 6-a de julio 2021, la ĉefministro Justin Trudeau anoncis, ke la Reĝino Elizabeto la 2-a aprobis la nomumon de Simon kiel la 30-a Ĝenerala Guberniestro de Kanado.[19] Simon ricevis kutiman kunvenon kun la reĝino je la 22-a de julio, kvankam surrete pro la kronvirusa pandemio. Simon ricevis specialajn nomumojn kiel Kanceliero de la Ordo de Kanado, la Ordo de Militista Merito, la Ordo de Merito de la Policaj Fortoj, kaj la Ordo de Sankta Johano (ene de Kanado). Simon ankaŭ ricevis Ornamadon de la Kanadaj Fortoj. Simon formale enoficiĝis ĉe la Konstruaĵo de la Senato de Kanado je la 26-a de julio.[20]

La nomumo de Simon estis iom nekutima pro tio, ke kvankam Simon parolas anglan kaj la inuktitutan, ŝi ne bone parolas la francan, kaj pri tio plendis kanadanoj franclingvaj.[21][22]

Persona vivoRedakti

La 27-an de marto 1967 en Kuujjuaq, Simon edziniĝis kun Robert Otis.[23] Ŝia dua edzo estis George Simon.[24] En 1994 ŝi iĝis la edzino de ĵurnalisto kaj aŭtoro Whit Fraser.[25] Ŝi havas tri gefilojn - du filojn kaj unu filinon.[24]

ReferencojRedakti

  1. Biography – Mary J. Simon. Crown-Indigenous Relations and Northern Affairs Canada (la 21-an de julio 2016). Alirita la 6-an de julio 2021.
  2. Prime Minister announces The Queen's approval of Canada's next Governor General. Prime Minister of Canada's website (la 5-an de julio 2021). Alirita la 8-an de julio 2021.
  3. 'Honoured, humbled and ready': Mary Simon's first speech as incoming Governor General (la 6-an de julio 2021).
  4. Mary Simon – Ordre national du Québec”. 
  5. Biografio (angle). Guberniestro ĝenerala de Kanado. Arkivita el la originalo je la 26-an de julio 2021.
  6. Galloway, Gloria, "After four decades leading the Inuit people, Mary Simon steps down", The Globe and Mail, May 1, 2012.
  7. 7,0 7,1 Curry, Bill; Raman-Wilms, Menaka (la 6-an de julio 2021). “Governor-General Mary Simon dedicated her career to reshaping Indigenous policy in Canada”, The Globe and Mail. 
  8. 8,0 8,1 Fennell, Tom (la 6-an de februaro 1995). “The Arctic advocate”, Maclean's. 
  9. Diebel, Linda, "Mary Simon's Come a Long Way from Kangiqsualujjuaq", November 24, 1984, paĝo B4.
  10. Hay, John, "Her mission: protecting Arctic's original people", May 12, 1989, paĝo A9.
  11. Curry, Bill, "Inuit leader tackles mental-health "crisis"", August 31, 2007.
  12. 12,0 12,1 'Honoured, humbled and ready': Mary Simon's first speech as incoming Governor General (la 6-an de julio 2021).
  13. Fisher, Matthew, "New leader of Inuit has paid her dues", August 9, 1986, paĝo A8.
  14. 'She knows where she comes from': Mary Simon seen as humble, professional leader (la 6-an de julio 2021). Alirita la 7-an de julio 2021.
  15. Farnsworth, Clyde H. (la 22-an de februaro 1995). “Envoy Defends Eskimos' World (It's Her World)”, The New York Times. 
  16. (la 1-an de majo 1999) “Mary May Simon”, Inuktituk 84, p. 22–23. 
  17. 17,0 17,1 Simon, Mary. (1997) Inuit : one future--one Arctic. Peterborough, Ont.: Cider Press. ISBN 189685110X.
  18. "Sources tout Mary Simon as next Governor General", Nunatsiaq News, Nortext Publishing Corporation (Iqaluit), la 21-an de februaro 2010.
  19. . Mary Simon named as Canada's first Indigenous Governor General (angle) (la 6-an de julio 2021). Alirita la 6-an de julio 2021.
  20. Canada's next governor general Mary Simon to be officially installed July 26 (angle) (la 13-an de julio 2021). Alirita la 13-an de julio 2021.
  21. . Should bilingualism change in Canada? The debate over Gov. Gen. Mary Simon. Alirita la 19-an de aŭgusto 2021.
  22. . Should bilingualism change in Canada? The debate over Gov. Gen. Mary Simon. Alirita la 19-an de aŭgusto 2021.
  23. Bulletin statistique de mariage (france). Alirita la 23-an de julio 2021.
  24. 24,0 24,1 Diebel, Linda, "Mary Simon's Come a Long Way from Kangiqsualujjuaq", la 24-a de novembro 1984, paĝo B4.
  25. MacInnis, Adam, "How Pictou County's Whit Fraser Met and Married Governor General Designate Mary Simon", la 8-a de julio 2021.