Ŝahrekordo
Ŝahrekordo, persalingve شهركرد; estas universitata urbego, la ĉefurbo de Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari en Irano. Ŝahrekordo estas la plej granda urbo en la provinco, krome estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Ŝahrekordo · شهركرد | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | ||
Telefonkodo | 0381 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 190 441 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 20′ N, 50° 52′ O (mapo)32.32555555555650.864444444444Koordinatoj: 32° 20′ N, 50° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 070 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Bazaj informoj Redakti
- Supermara alteco: 2,070 m
- Loĝantaro: 190 441 en 2016,[1] 159 775 kvin jarojn antaŭe, en 2011
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 381
Geografio Redakti
Ŝahrekordo situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro inter altaj montoj en Irano je 90 km de Esfahano, je 512 km de Teherano (laŭ [1] je 377 km (supozeble aere)). La urbego estas la plej alta ĉefurbo de Irano (2,070 m super la marnivelo), tial ĝi estas konata kiel "Tegmento de Irano".
Historio Redakti
Antaŭ la islama okupo la loknomo estis "Dez Gord" (دژگرد), poste el tio formiĝis la hodiaŭa nomo. Ĝi signifas: la "grandurbo de kurdoj". Ŝahrekordo komence estis loko fare de nomadaj paŝtistoj, baldaŭ iom post iom fondita fare de la enmigrintoj de Esfahano. La urba municipo estis kreita en 1931.
Ekonomio Redakti
En Ŝahrekordo oni produktas elektrajn hejmajn maŝinojn, gisferojn, karbonajn dioksidojn, fromaĝojn kaj similajn laktaĵojn, ŝtofojn, fine cementojn (35 km fore). Manfare oni produktas tapiŝojn. Estas ankaŭ turismo, en la apudaĵo estas akvofaloj, lagoj, eĉ skiejo. 3 universitatoj funkcias en la urbego.
Trafiko Redakti
Ŝahrekordo estis konektita ĉefvoje kaj fervoje al Esfahano.
Klimato Redakti
Ŝahrekordo situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 330 mm. Inter junio-septembro apenaŭ aŭ neniam pluvas. Inter novembro-marto ofte frostas, inter junio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C.
Vidindaĵoj Redakti
Ĝemelurboj Redakti
- Edmonton, Kanado (2017)
- Duŝanbeo, Taĝikistano
Fontoj Redakti
- interalie WikiTrans
- [2]
Referencoj Redakti
-
Moskeo
-
Vojkruciĝo
-
Bazaro
-
Kastelo