Ŝjinĝjiango

(Alidirektita el Ŝinĝjango)

Ŝinĝjango (laŭ PIV2002, antaŭe Sinkiango; ĉine 新疆 [ɕín.t͡ɕjáŋ], pinjine Xīnjiāng, poŝtpinjine Sinkiang kaj ujgure شىنجاڭ [ʃinˈd͡ʒɑŋ], aŭ plennome Ujgura aŭtonoma regiono de Ŝinĝjango) estas provinco de Ĉinio. La nomo pli-malpli signifas novan limon, landon. Iom malpli ol duono de la loĝantaro konsistas el ujguroj, tjurkaj popoloj.

Ŝinĝjango
Norma ĉine : 新疆
Xīnjiāng
Mallongigo: 新 (Xīn)
Ĉinio kun Ŝinĝjango montrata
Ĉinio kun Ŝinĝjango montrata
Signifo de nomo nova limo
Administra speco Aŭtonoma regiono
Ĉefurbo Urumĉio
Plejgranda urbo
Guberniestro
Areo 1 664 897 km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (2010)
 - Ĉirkaŭ 21 815 800
 - Loĝdenso 13/km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj Ujguroj (45,8%)
Hanoj (40,5%)
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ŝinĝjango situas de 7435 metroj super la marnivelo ĝis 155 metroj sub la marnivelo en la nordokcidento de Ĉinio, kovras 1,66 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 1/6 de la ĉioma areo de Ĉinio kaj estas pli granda ol Francio, Germanio, Hispanio kaj Unuiĝinta Reĝlando kune. Ĝi estas la plej granda provinc-nivela regiono en Ĉinio kaj limas al ok landoj: Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Pakistano, Afganio kaj Barato.

LoĝantaroRedakti

Loĝantoj: 17,4735 milionoj (en 1998); 21,8158 milionoj (en 2010)

Loĝantara kresko: 1.281% jare

Tie loĝas 10,733 milionoj da naci-malplimultanoj, kiuj konsistigas 61.42% de la totala loĝantaro de la regiono. En Ŝinĝjango vivas 6,601 milionoj da hanoj. Tie estas entute 47 nacioj kaj el ili de generacio al generacio vivas ĉefe ujguroj, hanoj, kazakoj, hujoj, mongoloj, kirgizoj, taĝikoj, ŝibeoj, uzbekoj, manĉuroj, dauroj, tataroj kaj rusoj.

UjgurojRedakti

Dum jarcentoj, la ujguroj konservis sian lingvon kaj restis fidelaj al islamo. Dum diversaj mongolaj superregadoj la ujguroj estis devigataj fariĝi islamanoj[1].

La usona registaro kaj homrajtaj organizaĵoj asertas, ke en la regiono loĝas 13 milionoj da islamanoj (ĉefe ujguroj) kaj ke ili estas severe persekutataj de la ĉina registaro. Ili asertas, ke islamaj religiaj konstruaĵoj estas regule detruataj (10-15 mil moskeoj ekde la fino de 2016) kaj ke ekde komenco de 2017 ĝis miliono da ujguroj troviĝas en koncentrejoj, oficiale nomataj "reedukaj centroj". La ĉina registaro neas tiujn akuzojn kaj asertas, ke ĉiuj striktaj rimedoj estas aplikataj nur por malaltigi danĝeron de islama ekstremismo. Laŭ la ĉinaj aŭtoritatoj la realo estas, ke multaj junaj islamanoj, precipe en la kvar malpli evoluintaj regionoj en la suda parto de la regiono, ne ricevas sufiĉe da edukado, kio igas ilin vundeblaj de la propagando de radikala islamismo[2].

Darren Byler, antropologo el Seatlo ĉe la Universitato de Vaŝingtonio asertas, ke la programoj, kiel Malfermu la nordokcidenton en la 1990-aj jaroj kaj la pli vasta Malfermu la okcidenton en la 2000-aj jaroj, permesis al hanaj terkulturaj kompanioj pretendi ujgurajn terpecojn kaj vastigi industriskalan terkultivadon en la plejparte ujgura regiono. Li konsideras tion formo de ekonomia subpremado de la uguroj, kiuj estas diskriminaciataj, malebligante ke ili okupu plej profitajn laborpostenojn, kaj forpremataj el siaj terenoj.

HistorioRedakti

La provincon Xinjiang/Ŝinĝjangon konkeris Ĉinio maljam en 1757.

AgrikulturoRedakti

Tie troviĝas 68 milionoj da hektaroj da tero utiligeblaj por terkulturado, forstumado kaj paŝtado, kiuj konsistigas 41.19% de la totala areo de la regiono. La kultureblaj kampoj kovras 9.33 milionojn da hektaroj kaj nun 4 078 700 hektaroj estas kulturataj. Tie natura herbejo kovras 48 milionojn da hektaroj. Artefarita herbejo kovras 666 700 hektarojn. Ĝi estas unu el la kvin plej grandaj paŝtejoj de la lando. En Ŝinĝjango la tero utiligebla por forstumado estas 4 839 300 hektaroj (arbaroj kovras l 533 300 hektarojn), kaj la akumulita ligno-kvanto estas 250 milionoj da kubaj metroj.

Bestoj kaj vegetaĵojRedakti

En Ŝinĝjango loĝas 699 specoj de sovaĝaj animaloj, el kiuj estas 85 specoj de fiŝoj, 7 specoj de amfibioj, 45 specoj de rampuloj kaj 137 specoj de mamuloj. Jam konstatiĝis, ke tie estas 4 000 specoj de sovaĝaj vegetaloj, el kiuj kanaba apocino kaj tarakso (Taraxacum kok-saghyz), kaj aliaj mil specoj de vegetaloj estas tre valoraj.

EkonomioRedakti

  • Enlanda tuta produkto-valoro: 111,667 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Po-kapa produkto-valoro: 6667 juanoj (en 1998)
  • Financa enspezo: 6.53928 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ekstera komercoRedakti

Ŝinĝjango havas konstantan komercan rilaton kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi eksportas proksimume 200 specojn de varoj, sed antaŭe nur dekkelkajn specojn. La de ĝi eksportataj lokaj specialaĵoj, tekstilaĵoj kaj maŝinoj havas grandan debiton en la internacia merkato.

Fremda investoRedakti

Ŝinĝjango jam uzis 2.2 miliardojn da juanoj investitajn de alilandaj entreprenistoj. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de alilandaj komercistoj atingis 115.58 milionojn da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta -- 84.99 milionoj kaj la importa -- 30.59 milionoj.

Ĉefaj industriojRedakti

Petrola ekspluatado, petrola kemi-industrio, teks-industrio, gren-produktado, kemi-industrio, maŝino-industrio, elektro-produktado kaj forstuma industrio.

MinejojRedakti

Tie jam malkovriĝis 122 specoj de minaĵoj, inter kiuj la rezervo-kvanto de perilio, muskovito, natria salpetro, kaolino kaj serpenteno okupas la unuan lokon de la tuta lando; la konstatita rezervokvanto de fererco estas 730 milionoj da tunoj. Tie subtere estas pli ol 70 specoj de ne-metalaj minaĵoj, el kiuj muskovito, gemo, asbesto kaj Hetian-jado estas famaj tra la tuta mondo. Tie la rezervo-kvanto de salo estas 318 milionoj da tunoj, tiu de soda sulfato 170 milionoj da tunoj, kaj tiu de natria salpetro 2 326 000 tunoj.

EnergioRedakti

La jara forfluanta surtera akvo-kvanto de la tuta regiono estas ĉ. 88,4 miliardoj da kubaj metroj, la ekspluatebla subtera akvo estas 25.2 miliardoj da kubaj metroj kaj glaĉeroj kun akva rezervokvanto de 2580 miliardoj da kubaj metroj, kovras 24 000 kvadratajn kilometrojn. En Ŝinĝjango la taga sunbrilado estas longa kaj la jara sunbrilado estas meznombre 2600-3400 horoj. La karba rezervokvanto konsistigas 37,7% de tiu de la tuta lando kaj tiu de petrolo kaj natura gaso estas 30 miliardoj da tunoj kaj konsistigas pli ol kvaronon de tiu de la tuta lando.

TelekomunikoRedakti

Nun ĉiuj prefektejoj kaj gubernioj estas ligitaj per aŭtomata longdistanca telefona reto. Bone funkcias ankaŭ optika kablo liganta la regionon kun Eŭropo kaj aliaj landoj de Azio.

Radio kaj televidoRedakti

Tie estas 6 radio-stacioj, 39 kurt- kaj mezondaj radio-elsendaj stacioj, 18 TV-stacioj, 61 TV-elsendaj kaj transsendaj stacioj, ĉiu kun kapacito de pli ol unu kw.

TrafikoRedakti

FervojojRedakti

La projekto rapidigi trajnan veturadon sur Ŝinĝjango–Lanzhou-a Fervojo, unu el la gravaj projektoj por triafoja rapidigo de la trajna veturado en Ĉinio, estas efektivigata glate. Laŭ plano la projekto estos plenumita antaŭ la unua de oktobro, 2000. La Ŝinĝjango–Lanzhou-a Fervojo, pli ol 2 000 km longa, estas trunka fervojo liganta la orienton de Ĉinio kun ĝia okcidento. Funkcias ankaŭ du-traka linio. La fervojo en suda Ŝinĝjango inter Korla kaj Kashi nun estas en streĉa konstruado. Oni jam elspezis 2,4 miliardojn da juanoj por okcidenten-etenda projekto de la Sud-Ŝinĝjango-a Fervojo, kaj la 29-an de decembro 1998 la fervojo jam atingis Xiggar, kaj la linio jam longas entute 826.9 km. La unuan de decembro 1998, la sekcio inter Korla kaj Aksu komencis funkcii.

ŜoseojRedakti

Ĉiuj prefektejoj kaj gubernioj de Sinkiango kaj 99% de ĝiaj distriktoj nun estas ligataj de ŝoseoj. La 7 ŝtataj trunkaj ŝoseoj kaj 62 regionaj ŝoseoj kune formas facilan trafikan reton kun Urumqi kiel la centro, kiu ligas la regionon kun Gansu, Qinghai en la oriento kaj Tibeto en la sudo kaj multaj landoj de Meza Azio en la okcidento. Ĝis la fino de 1998 funkcias 32701 km da trunkaj ŝoseoj.

AkvovojojRedakti

Sur la riveroj Ili kaj Ertix iras sezonaj pasaĝero-ŝipoj kaj barĝoj.

AviadoRedakti

Ŝinĝjango estas la loko, kie la civilaj flughavenoj estas plej multaj kaj aerlinioj plej longaj en Ĉinio. La Flughaveno Urumqi estas unu el la 6 internaciaj flughavenoj de Ĉinio. De tie oni povas flugi al Okcidenta Azio kaj Eŭropo. De Urumqi oni povas flugi rekte al Lanzhou, Xi'an, Pekino kaj Ŝanhajo. En la regiono oni povas flugi de Urumqi al Hami, Korla, Kuqa, Hotan, Kashi, Aksu, Yining, Karamay, Fuyun kaj Altay. Nun la Flughaveno Urumqi estas grandigata. En 1998 la Ŝinĝjanga Aviada Kompanio transportis varojn sume de 298 773 400 t.hkm., 1 340 600 homojn kaj 26 862,4 tunojn da poŝtaĵoj.

Projektoj bezonantaj fremdan investonRedakti

Agrokulturo, brulaĵoj, telekomunikado, urba konstruado, higieno, industria prilaboro, turismo, ekstera komerco, financo, asekuro, poŝtado kaj podetala komerco.

Post kiam oni decidis la gravajn punktojn por utiligi fremdan investon en 2000, Ŝinĝjango plene utiligas la ŝtatajn politikojn favorajn al la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio. La koncernaj departementoj atente observas la evoluon de la lando por WTO kaj studas koncernajn regulojn por ellabori siajn principojn cele perfektigi la ekonomian konstruadon.

BildgalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Mongola Imperio

ReferencojRedakti

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.246, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. (en) Reality of Xinjiang different from that portrayed by West: China Daily editorial, China Daily, la 18-an de oktobro 2018