(6178) 1986 DA

asteroido

(6178) 1986 DA estas tre malgranda, meze hela amora asteroido, malkovrita la 16-a de februaro 1986 de la japana astronomo Minoru Kizawa elde Ŝizuoka.

(6178) 1986 DA
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (6178) 1986 DA
Aliaj nomoj 1986 DA
Malkovro
Malkovrinto Minoru Kizawa
Dato de malkovro 16-a de februaro 1986
Loko de malkovro Ŝimizu (Ŝizuoka)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
421,697 Gm (2,819 AU)
176,029 Gm (1,177 AU)
667,365 Gm (4,461 AU)
Discentreco 0,583
Meza anomaliangulo 218,938°
Klinangulo 4,309°
Periodo 1728,664 tagoj (4,733 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,77 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
64,675°
Argum. de periapsido 127,410°
Terdistanco
- Minimuma

28,259 Gm (0,1889 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 2,3 km
Maso
- Denso
~ 2 × 1013 kg
~ 5 g / cm ³
Rotacia periodo 0,146 tago (3,50 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ~0,14
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Absoluta magnitudo 15,1
vdr

Orbito redakti

Ĝia tre discentra orbito krucas tiun de Marso, kaj proksimiĝas tiun de Tero. Ĝi estas klasifikata marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido kvankam ĝi ne venas pli proksime ol 28,259 milionoj da km de nia planedo.

La 6-an de aprilo 2076 ĝi pasos al 0,1939 AU (29,005 milionoj da km) de Tero, kaj la 8-an de decembro 2166, ĝi pasos al 0,01245 AU (1,863 miliono da km) de Marso.

Komponiĝo redakti

En aprilo 1986, observo per radaro sugestas, ke ĝi komponiĝas el fero kaj nikelo kaj estas ero de la kerno de diferenciĝinta korpo, frakasita pro katastrofra alfrapo. Ĝi multe reflektas la radarajn ondojn : ĝia radara albedo estas 0,58 dum ĝia optika albedo estas ĉ. 0,14. Ĝi aperas glata je skalo de centimetroj al metroj, sed treege malregula je skalo de 10 al 100 metroj[1].

(6178) 1986 DA fariĝis diskonigita kiam sciencistoj anoncis, ke ĝi entenas "pli ol 10 000 tunojn da oro kaj 100 000 tunojn da platino[2]" aŭ proksimuma valoro de "90 miliardoj da dolaroj por la oro kaj unu bona biliono da dolaroj por la platino, plus iom da mono por la fero kaj la nikelo"[3].

Tiu taksado supozas, ke la riĉeco je metaloj de (6178) 1986 DA estus proksima de tiu de la terkerno[4].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6177 Fécamp(6178) 1986 DA6179 Brett