La jaro 1457 antaŭ nia erao estis normala jaro komenciĝanta lunde laŭ la gregoria kalendaro. Ĝi apartenis al la 15-a jarcento antaŭ nia erao.

1457 a.K. en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1457 a.K.
Ab urbe condita -703
Armena kalendaro N/A
Bahaa kalendaro -3300 – -3299
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat -1401 – -1400
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) N/A
 - Kalijugo 1645 – 1646
Budhisma kalendaro -912
Ĉina kalendaro 1180 / 1240 –
1181 / 1241
Etiopa kalendaro -1464 – -1463
Franca respublika kalendaro -3248 - -3247
Hebrea kalendaro 2304 – 2305
Holocena kalendaro 8544
Irana kalendaro 2078 BP – 2077 BP
Islama kalendaro 2142 BH – 2141 BH
 - Imperia jaro Kōki -796
(皇紀-796年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 8544
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 877
Tajlanda suna kalendaro -913

Eventoj redakti

La 16-an de aprilo 1457: Okazas la Batalo de Megido inter antikva Egiptio kaj koalicio grupiganta Mitanon kaj ses siriajn aliancanojn. Ĝi finiĝis per grava venko de faraono Tutmoso la 3-a kiu konservis egiptan influon en la regiono. Post tiu sukceso pli da mediteraneaj aŭ mezopotamiaj potencoj (Kipro, Asirio, Babilono ...) sendis tributojn al Tutmoso la 3-a dum la sekvaj jaroj kaj rekonis lian superecon.

Mortoj redakti

  • En la Nova Egipta Imperio mortis la faraonino Hatŝepsut, kiu fakte regis anstataŭ Tutmoso la 3-a, komence de la regado ankoraŭ juna, kiu estis ne ŝia filo, sed filo de ŝia en 1479 jam forpasinta edzo kaj duonfrato Totmoso la 2-a kaj iu haremvirino. Hatŝepsut transprenis direktadon de la ŝtata administrado, dum Tutmoso la 3-a servis kiel pastro de dio Amono. Tamen Tutmoso formale kalkuliĝis kiel kunreganto kaj ankoraŭ sole plu regis ĝis la jaro 1425 antaŭ nia erao, kiam li mem mortis.