100553 Dariofo
asteroido
100553 Dariofo estas marsrenkonta asteroido malkovrita la 2-an de aprilo 1997 de la itala astronomo Vittorio Goretti elde la Observatorio de Pianoro, proksime de Bolonjo, Italio.
100553 Dariofo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 100553 Dariofo |
Aliaj nomoj | 1997 GD |
Nomita laŭ | Dario Fo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Vittorio Goretti |
Dato de malkovro | 2-a de aprilo 1997 |
Loko de malkovro | Pianoro (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
266,969 Gm (1,785 AU) 223,422 Gm (1,493 AU) 310,517 Gm (2,076 AU) |
Discentreco | 0,1631 |
Meza anomaliangulo | 249,410° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 9,804° |
Periodo | 870,767 tagoj (2,384 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
33,088° |
Argum. de periapsido | 165,286° |
Terdistanco - Minimuma |
73,634 Gm (0,4922 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 16,6 |
Nomo
redaktiĜi estas nomita en memoro de la itala satiristo, dramisto, aktoro, reĝisoro, teatrestro kaj komponisto Dario Fo (1926–2016), ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo en 1997. Lia drama verko uzas komediajn metodojn de la malnova commedia dell’arte, teatra stilo populara ĉe la laboristaj klasoj. La nomo estis proponita de Rodolfo Calanca.
Orbito
redaktiĜi estas en orbita resonanco 5:1 kun Jupitero.
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso. Ĝia marsa MOID estas 0,0747805 astronomia unuo, tie estas 11,187 milionoj da km.
- La 27-an de novembro 2068 ĝi pasos al 0,09703 astronomia unuo (14,515 milionoj da km) de Marso.
- La 14-an de septembro 2104 ĝi pasos al 0,07845 astronomia unuo (11,736 milionoj da km) de ĉi tiu planedo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (100001–101000) | Poste: |
---|---|---|
(100552) 1997 FK2 | 100553 Dariofo | (100554) 1997 GJ |