2340 Hatoro

asteroido

2340 Hatoro estas tre malgranda atona asteroido, malkovrita la 22-an de oktobro 1976 de la usona astronomo Charles T. Kowal elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio). Ĝi estas rigardita kiel potence danĝera.

2340 Hatoro
asteroido
Oficiala nomo 2340 Hathor
Aliaj nomoj 1976 UA
Historio
Malkovrinto Charles T. Kowal
Dato de malkovro
Loko de malkovro
22-a de oktobro 1976
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
126,294 Gm (0,844 AU)
69,4935 Gm (0,465 AU)
183,094 Gm (1,224 AU)
Discentreco 0,450
Meza anomaliangulo 282,848°
Klinangulo 5,855°
Periodo 283,324 tagoj (0,776 jaro)
Longitudo de
suprenira nodo
211,494°
Argum. de periapsido 39,993°
Terdistanco
- Minimuma

870 700 km (0,005821 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 0,3 km
Geometria albedo 0,15 (hipoteze)
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 19,2
Information icon.svg
vdr

Ĉar estas tradicie doni al atonaj asteroidoj nomojn devenajn de la Egipta Mitologio, ĝi ricevis la nomon de la diino Hatoro. Tiu diino jam inspiris la nomon de la asteroido 161 Atoro (sen "H"): oni ne konfuzu.

Ĝia orbito, discentra sed ne tre klinita, trairas tiujn de Tero kaj Venuso, kaj tanĝas tiun de Merkuro: ĝi estas terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta asteroido.

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2339 Anakreono2340 Hatoro2341 Aoluta