255 Oppavia

asteroido

255 Oppavia estas mezgranda tre malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

255 Oppavia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 255 Oppavia
Aliaj nomoj A904 EC; A924 TA;
1938 VC; 1938 XC;
1945 GD; 1951 SG
Nomita laŭ Opava vd
Malkovro
Malkovrinto Johann Palisa
Dato de malkovro 31-a de marto 1886
Loko de malkovro Vieno (Aŭstrio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
410,561 Gm (2,744 AU)
377,419 Gm (2,523 AU)
443,703 × Gm (2,966 AU)
Discentreco 0,081
Meza anomaliangulo 117,997°
Klinangulo 9,486°
Periodo 1 660,615 tagoj (4,547 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,95 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
13,773°
Argum. de periapsido 152,952°
Fizikaj ecoj
Diametro 57,4 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,98 × 1017 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0160 m/s²
0,0303 km/s
Rotacia periodo 0,8125 tago (19,499 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 171K
Geometria albedo 0,037
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 10,39
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa la 31-an de marto 1886 elde la observatorio de Vieno.

Nomo redakti

Ĝia nomo referas al la urbo Opava, (latina Oppavia), kie Johann Palisa naskiĝis, tiam en Aŭstrio-Hungario, nun en Ĉeĥio.

Orbito redakti

Oni kredis ĝin ano de la Ceresa familio (nun renomita Gefiona familio), sed ĝia spektra tipo, tute ne kongrua, montris ke ĝi estas entrudulo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
254 Augusta255 Oppavia256 Valpurgo