28116 Kunovac

asteroido

28116 Kunovac estas mezgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, en orbita resonanco 2:5 kun Marso.

28116 Kunovac
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 28116 Kunovac
Aliaj nomoj 1998 SP56 ; 1992 GT3
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 17-a de septembro 1998
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
419,881 Gm (2,807 AU)
388,594 Gm (2,598 AU)
451,167 Gm (3,016 AU)
Discentreco 0.07451
Meza anomaliangulo 137.420°
Epoko : 13-a de septembro 2023
Klinangulo 3.662°
Periodo 1717.509 tagoj (4.702 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
15.105°
Argum. de periapsido 310.620°
Terdistanco
- Minimuma

237,43 Gm (1,587 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 11.058 ± 0.082 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.052 ± 0.005
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13.88
vdr

Malkovro

redakti

Ĝi estis malkovrita la 17-an de septembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝi estis komence nomita 28116 Drewbarringer en honoro de Drew Barringer, sed tiu ĉi jam estis honorita per la asteroido 23452 Drew ; la nomo do estis nuligita.[1]

La 26-an de septembro 2023, ĝi estis nomita en honoro de la ekzoplaneda astronomo Vedad Kunovac,[2] fakulo pri la rotacia-orbita kunliniigo ĉe la ekstersunsistemaj sistemoj. Li estis Postdoktora Esploristo ĉe la Observatorio Lowell, laborinte kun Joe Llama.[3] Vedad naskiĝis en Bosnio sed estis edukita en Norvegio.

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (28001–29000)Poste:
(28115) 1998 SN5028116 Kunovac28117 Mort