UK 1955

40-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 40-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1955 en Bolonjo, Italio. Estis 1687 partoprenantoj. Sekretario de la landa kongresa komitato (LKK) estis cetere Gian Carlo Fighiera, la posta konstanta kongresa sekretario (KKS) de UEA.

UK 1955
Loko Bolonjo,  Italio
Ekde 30-a de julio 1955
Ĝis 6-a de aŭgusto 1955
← Antaŭa Sekva →
vdr

Teatraĵoj prezentitaj redakti

Por tiu okaze la verkisto Reto Rossetti verkis La Jubilea Eposo, nome longa kaj ambicia (31 paĝoj) poemo kiu prezentas la historion de lingvoj, de la lingva problemo kaj de Esperanto mem. Tiu eposo montras strukturon por scenigo akompane de intermezaj prezentadoj de diversaj ludoj kaj aferoj (muziko, kanto ktp). Ĝi estos poste kolektita en lia poemaro Pinta Krajono.