49987 Bonata

asteroido

49987 Bonata estas tre malgranda sed neordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 3-an de januaro 2000 de la italaj astronomoj Luciano Tesi kaj Giuseppe Forti elde la Observatorio de la Montoj Pistoiese en San Marcello Pistoiese (Italio).

49987 Bonata
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 49987 Bonata
Aliaj nomoj 2000 AB5
Malkovro
Malkovrintoj L. Tesi kaj G. Forti
Dato de malkovro 3-a de januaro 2000 vd
Loko de malkovro San Marcello Pistoiese (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
397,779 Gm (2,659 AU)
349,688 Gm (2,338 AU)
445,870 Gm (2,980 AU)
Discentreco 0,1209
Meza anomaliangulo 358,335°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 13,936°
Periodo 1583,701 tagoj (4,336 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
107,682°
Argum. de periapsido 177,037°
Terdistanco
- Minimuma

197,554 Gm (1,321 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,256 ± 0,138 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,418 ± 0,090
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,3
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la itala kosmofluga inĝeniero Diego Bonata,[1] kiu promociis leĝojn por la regado de la luma poluo kaj energiŝparo per la asocio CieloBuio[2][3] kies prezidento li estas. Ĉe la Observatorio Carl Sagan en Brignano Gera d'Adda, li disvolvis novajn medie akordigeblajn teknikojn por la inĝenierarto de la lumigo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (49001 – 50000)Poste:
(49986) 2000 AF249987 Bonata(49988) 2000 AE5