5037 Habing

asteroido

5037 Habing estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego, Kalifornio), kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

5037 Habing
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5037 Habing
Aliaj nomoj 6552 P-L; 1984 SA6 ;
1987 QH8
Nomita laŭ Harm Jan Habing vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
340,193 Gm (2,274 AU)
302,395 Gm (2,021 AU)
377,990 Gm (2,527 AU)
Discentreco 0,1111
Meza anomaliangulo 248,423°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 7,030°
Periodo 1252,558 tagoj (3,4293 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
165,933°
Argum. de periapsido 280,255°
Terdistanco
- Minimuma

157,299 Gm (1,0515 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,68 ± 0,08 km
Ĉefa korpo : 5,57 km
Rotacia periodo 0,1179 tago (2,8291 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,315 ± 0,067
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,32
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la nederlandan astronomon Harm Habing, profesoron pri astronomio en la Universitato de Leiden.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 16-an de marto 2020.

Tiu satelito havas diametron de 1,1 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 11 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,904 tago (21,7 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5036 Tuttle5037 Habing5038 Overbeek