532 Herculina

asteroido
(Alidirektita el 532 Herkulino)

532 Herculina estas tre granda, meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

532 Herculina
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Tri-dimensia modelo de 532 Herculina laŭ inverso de luma kurbo
Tri-dimensia modelo de 532 Herculina laŭ inverso de luma kurbo
Tri-dimensia modelo de 532 Herculina laŭ inverso de luma kurbo
asteroido
Oficiala nomo 532 Herculina
Aliaj nomoj 1904 NY; 1950 PJ
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Heraklo vd
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 20-a de aprilo 1904
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,683 Gm (2,772 AU)
342,579 Gm (2,29 AU)
487,689 Gm (3,26 AU)
Discentreco 0,178
Meza anomaliangulo 142,158°
Klinangulo 16,308°
Periodo 1 685,417 tagoj (4,62 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
107,655°
Argum. de periapsido 76,867°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
260 × 220 × 215 km ?
222 km ?
Maso
- Denso
2,29 × 1019 kg
~ 4 000 kg/m3[1]
Rotacia periodo 0,3919 tago (9,405 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,1694
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 5,81
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11.99
8.82
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0.073"
0.228"
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 20-an de aprilo 1904 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo redakti

La deveno de ĝia nomo estas nekonata.

Ecoj redakti

Ĝia malsimpla luma kurbo faras, ke estis malfacile determini ĝian formon kaj rotacion. Observoj per ondbrila interferometrio en 1982 sugestis tri-aksan objekton de dimensiojn de 260 × 220 × 215 km, kun unu hela makulo, dum fotometriaj studoj de 1987 konkludis, ke la objekto estus sfera kun du malhelaj makuloj. Je la fino de la 1980-aj jaroj oni interkonsentis pri tri-aksa objekto kun detaloj de variaj albedoj[2].

Ĵusaj modeloj konstruitaj per fotometrio indikas, ke Herculina ne estas sfera, sed similas brikon (ortangulan paralelepipedon)[3], kun ronditaj anguloj, kaj kun multenombraj krateroj sed sen grandaj varioj de albedo. la rilatumo inter aksoj estus 1 / 1,1 / 1,3.

Satelito redakti

Pro nenormalaĵoj observitaj dum kaŝado de la stelo SAO 120774 en 1978,[4] Herculina estis la unua asteroido kies asteroida luno esti konfirmita.[5] La diametro de tiu luno estas taksata je 45 km kaj ĝi troviĝus al 1000 km de la centra korpo. Tamen, ekzameno en 1993 per la kosmoteleskopo Hubble ne permesi retrovi la sateliton.[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
531 Zerlina532 Herculina533 Sara