Malfermi la ĉefan menuon

6489 Golevka

asteroido

6489 Golevka estas tre malgranda, meze hela, marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido, ankaŭ ano de la alinda familio.

6489 Golevka
asteroido
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo
Oficiala nomo 6489 Golevka
Aliaj nomoj 1991 JX
Historio
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro
Loko de malkovro
10-a de majo 1991
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
373,761 Gm (2,498 AU)
146,976 Gm (0,982 AU)
600,546 Gm (4,014 AU)
Discentreco 0,607
Meza anomaliangulo 126,680°
Klinangulo 2,277°
Periodo 1442,451 tagoj (3,949 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,98 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
210,847°
Argum. de periapsido 66,942°
Terdistanco
- Minimuma

4,110 Gm (0,02747 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
0,35 × 0,25 × 0,25 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,10 × 1011 kg
2,7 g/cm³
0,0002 m/s²
0,3 m/s
Rotacia periodo 0,2511 tago (6,026 horoj)
Geometria albedo 0,151 ± 0,023
Observaj ecoj
Spektroklaso Q
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 19,2
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis malkovrita la 10-an de majo 1991 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San Diego en Usono).

En 1995 ĝi estis observita per radaro elde tri radaraj observatorioj : Goldstone en Kalifornio, la Radioteleskopo Eŭpatorio RT-70 de Eŭpatorio en Krimeo (ankaŭ transskribita "Evpatoria") kaj la Kosma Centro de Komuniko de Kaŝima en Japanio. Per la komencaj literoj de ĉi-tiuj tri nomoj, estis komponita ĝia nomo : Golevka.

EcojRedakti

Radaraj observoj montris, ke Golevka estas malgranda objekto : 0,35 × 0,25 × 0,25 km kaj havas tre malglatan, neregulan formon, kiu aperas malsimila laŭ la angulo de observo.

Inter 1991 kaj 2003, precizaj radaraj observoj montris ke la efiko Yarkovsky estiĝis orbitan ŝanĝon de 15 km,[1] tio, kiu permesis taksi la mason (2,10 × 1011 kg) kaj la denson (2,7 ± 0.5 g/cm³) de la objekto.

Ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj tanĝas tiun de Tero kun malgranda inklinacio kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton, kvankam probablo de kolizio kun iu ajn planedo estas neglektinda por la naŭ venontaj jarcentoj.
- La 21-an de junio 1991 ĝi pasis al 0,03318 AU (4,964 milionoj da km) de Tero ;
- La 26-an de junio 2162 ĝi pasos al 0,04146 AU (6,202 milionoj da km) de nia planedo.

Tiu orbito estas tre simila kun tiu de 4179 Tutatiso pri discentreco, granda duonakso kaj klinangulo. Tutatiso estas tamen pli bone konata pro ĝia alproksimiĝo de 2004.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti