64974 Savaria
asteroido
64974 Savaria estas malgranda, malhela asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 11-an de januaro 2002 de la hungaraj geastronomoj Krisztián Sárneczky kaj Zsuzsanna Heiner elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio sur la montaro Mátra, proksime de Mátraszentimre en Hungario.
64974 Savaria | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 64974 Savaria |
Aliaj nomoj | 2002 AF11 ; 2001 YU116 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. Sárneczky kaj Z. Heiner |
Dato de malkovro | 11-a de januaro 2002 |
Loko de malkovro | Mátraszentimre (Hungario) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Outer Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
481,259 Gm (3,217 AU) 423,861 Gm (2,833 AU) 538,656 Gm (3,601 AU) |
Discentreco | 0,1193 |
Meza anomaliangulo | 231,564° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 2,092° |
Periodo | 2107,553 tagoj (5,770 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
71,376° |
Argum. de periapsido | 179,964° |
Terdistanco - Minimuma |
272,090 Gm (1,819 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7,372 ± 0,321 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,043 ± 0,006 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,3 |
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 2 : 1 kun Jupitero, pro tio, ĝia orbito povas esti nestabila.
Savaria estis la romia nomo de la hungara urbo Szombathely, administra centro de la regiono Vas, proksima de la landlimo kun Aŭstrio. La nomo ankaŭ honoras István Jankovics, direktoron de la Astrofizika Observatorio Gothard kaj malkovrinton de la supernovaoj SN 1968J, SN 1968S kaj SN 1969C.
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (64001 – 65000) | Poste: |
---|---|---|
(64973) 2002 AC10 | 64974 Savaria | 64975 Gianrix |