83982 Krantoro

asteroido

83982 Krantoro estas mezgranda, ne tre hela uranorenkonta centaŭro malkovrita la 12-an de aprilo 2002 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

83982 Krantoro
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 83982 Crantor
Aliaj nomoj 2002 GO9
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Crantor vd
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 12-a de aprilo 2002
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2,918 Tm (19,502 AU)
2,108 Tm (14,093 AU)
3,727 Tm (24,911 AU)
Discentreco 0,2773
Meza anomaliangulo 70,313°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 12,755°
Periodo 31457,901 tagoj  (86,127 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
117,382°
Argum. de periapsido 93,761°
Terdistanco
- Minimuma

1,962 Tm (13,115 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 59 ± 12 km[1]
61.59 km (derivata)
Rotacia periodo 0,5808 tago (13.94 horoj)
Geometria albedo 0,121 ± 0,064[1]
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 8,8
vdr

Ĝi estis unuafoje observita la 19-an de marto 20011 de Sloan Digital Sky Survey elde Sunspot (Nov-Meksiko), kaj la sekvantan nokton elde la stacio AMOS de Maui (Havajo) pli ol unu jaron antaŭ la oficiala malkovro far'de NEAT.

Orbito redakti

83982 Krantoro havas orbitan periodon tre proksima de tiu de Urano (30 799,095 tagoj): ĝi estas en orbita resonanco 1:1 kun Urano kaj ĝia orbito proksimiĝas al tiu de Urano ĉe sia suprenira nodo, ĝia urana MOID estas 0,31265 astronomia unuo, aŭ 46,771 milionoj da km. Ĝi sekvas malsimplan hufuman orbiton rilate al Urano, ĉar ĝi ankaŭ suferas la malstabiligantan influon de Saturno.

Fizikaj ecoj redakti

Akva glacio estis trovita ĉe 83982 Krantoro , kun verŝajneco de 99,7 %[2]

Laŭ observoj per la spektroskopo PACS de la kosmoteleskopo Herschel, 83982 Krantoro havas diametron de 59 ± 12 kilometroj kaj albedo de 0,121.[1]. Ne kompleta luma kurbo, akirita per fotometrio elde la Observatorio de Sierra Nevada (Granado, Hispanio) montris rotacian periodon de 13,94 horoj.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Krantoro, Lapito de la helena mitologio, kiu estis mortigita far'de Demoleo[3] dum batalo inter Lapitoj kaj Centaŭroj. Krantoro havis la bruston kaj la maldekstran ŝultron ŝiritaj per arba trunko ĵetita de Demoleo al Tezeo, sed tiu ĉi lasta elglitis.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (83001 – 84000)Poste:
(83981) 2002 EJ2283982 Krantoro(83983) 2002 GE39

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 83982 Crantor en la angla Vikipedio.