854 Frostia

asteroido

854 Frostia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

854 Frostia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 854 Frostia
Aliaj nomoj 1916 S29; 1931 MB;
1935 QE; 1950 VP
Nomita laŭ Edwin Brant Frost vd
Malkovro
Malkovrinto Sergej Beljavskij
Dato de malkovro 3-a de aprilo 1916
Loko de malkovro Simeizo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
354,326 Gm (2,369 AU)
292,801 Gm (1,957 AU)
415,852 Gm (2,780 AU)
Discentreco 0,174
Meza anomaliangulo 154,919°
Klinangulo 6,091°
Periodo 1 331,422 tagoj (3,65 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,21 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
190,837°
Argum. de periapsido 83,494°
Naturaj satelitoj S/2004 (854) 1
Fizikaj ecoj
Diametro 6,35 ± 0,16 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~ 1015 kg ?
(890 ± 140) kg/m3
~ 0,0042 m/s² ?
Rotacia periodo 1,565 tago (37,728 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 181 K
Geometria albedo ~ 0,1 ?
Observaj ecoj
Spektroklaso ?
Absoluta magnitudo 12,1
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Sergej Beljavskij elde la Simeiza observatorio la 3-a de aprilo 1916, dum la unua mondmilito.

Ĉar la observatorio de Simeizo ne povis plu komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, la asteroidoj tiam malkovritaj ricevis provizorajn numerojn kun la greka litero Σ, kiu estis ŝanĝita al S.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la usonan astronomon Edwin Brant Frost.

Satelito redakti

Julion 2004, satelito estis malkovrita per analizo de lumaj kurboj[1] far de Raoul Behrend, Laurent Bernasconi, Alain Klotz, kaj Russell I. Durkee[2]. Ĝia diametro estas de ĉirkaŭ 4,6 km, kaj ĝi orbitas je 17 km for de 854 Frostia kun periodo de 37.728 ± 0.001 horoj, do en kaptita rotacio kun la ĉefa korpo.

Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2004 (854) 1.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
853 Nansenia854 Frostia855 Newcombia